Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Ŝustelistoj internaciaj

Aller en bas

Ŝustelistoj internaciaj Empty Ŝustelistoj internaciaj

Message  Invité Sam 6 Fév - 14:51

ŜUSTELISTOJ INTERNACIAJ

Antaù nelonge ŝteliĝis serio da maldekstraj ŝuoj el montrofenestroj de butikoj en Stokholmo, Svedio. Estis mistero por la polico : kial ŝteli nur unu ŝuon anstataù paro ? Ĉu povus esti nigra merkato por unupiedaj skandinavoj ?
La respondon ili trovis en najbara Danio : Kopenhago atingebla de Svedio en duonhoro trajne spertis similan ŝteladon de siaj montraj ŝuoj. La mankata ĉenero ? Nu, en Danio butikoj montras la dekstran ŝuon. Ŝtelistoj povas tiel parigi la ŝuojn, kiuj ofte kostas centojn da euros.
Membro de la polico en Malmö diras, ke oni ne scias la nombron da ŝtelitaj maldekstraj ŝuoj kaj ne kunlaboras kun la dana polico pri ŝteloj.
Sed kion fari ? Ŝajnas ke la landaj ŝuindustrioj ne intencas ŝanĝi siajn tradiciojn. Dana butikisto rimarkigas, ke estus senutile, ke Danio ŝanĝu al maldekstraj ŝuoj, ĉar en Germanio oni montras dekstrajn.
Ĉu la sola espero povus esti strkta normo por la tuta Eùropa Unio ?

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum