Facila Vento portos vin al Esperanto

Voir le sujet précédent Voir le sujet suivant Aller en bas

Facila Vento portos vin al Esperanto

Message  GuyP le Dim 17 Juil - 18:17

Facila Vento estas nova retejo, kiu uzas bazan limigitan lingvaĵon en Esperanto por kuraĝigi lernantojn kaj novulojn. La propono de Facila Vento estas liveri senpage al la komencantoj facilajn tekstojn adaptitajn de aliaj fontoj . La tekstoj estos verkitaj nur per vortoj kunmetitaj el la sepcent plej oftaj radikoj de la grupoj BR 01 ĝis BR 08 de la baza radikaro oficiala de la Akademio de Esperanto, kiuj estas la bazo de preskaù ĉiuj lernolibroj.
La komencantoj konos ĉiujn vortojn de la tekstoj, kio pli altigos sian memestimon kaj kuraĝigos ilin plu lerni.
Periodeco estos semajna eĉ se kun malgranda enhavo. Tiel eĉ la plej forlasema lernanto havos semajnan realvokon al Esperanto. Liverado okazas per retmesaĝo: tiel la lernanto ne bezonas memori reviziti la paĝon. Facila Vento per retmesaĝo memorigos la lernanton plu lerni Esperanton.
Post la legado de simpligita teksto Facila Vento invitos la leganton legi la originalon por lerni novajn vortojn kaj alkutimiĝi kun la normala Esperanto.
Krom la tekstoj, la revuo portos informojn pri novaj muzikoj, filmetoj kaj novaĵoj. La ĉefa celo de la projekto estas instigi al legantoj uzi la lingvon kun legantoj de malsamaj landoj per la rimedoj en la propra paĝo kaj per aliaj sociaj retoj kiel Facebook, Twitter, Ipernity, Youtube, Skype, ktp..

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo.
avatar
GuyP

Messages : 88
Lieu : Calais
Langues : Français (Langue maternelle), Espéranto, Gb

Voir le profil de l'utilisateur

Revenir en haut Aller en bas

Voir le sujet précédent Voir le sujet suivant Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum