Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Ĉevalaĵo malaperas el francaj menuoj

Aller en bas

Ĉevalaĵo malaperas el francaj menuoj Empty Ĉevalaĵo malaperas el francaj menuoj

Message  Invité Sam 27 Fév - 15:10

Ĉevalaĵo malaperas el francaj menuoj

Multaj ŝatas ĉevalojn kaj tradicie multaj francoj ŝatas ilin eĉ pli apud salato !
Tiu pasio tamen signife malfortiĝis en la lastaj jaroj. Pro influoj de malfavora ekonomio kaj de kampanjoj de grupoj por bestaj rajtoj, francoj aĉetas malpli da viando.
Kun la intenco firmigi sian avantaĝon, bestrajtistoj lanĉis antaùjulan* kampanjon en Parizo. Ĝiaj afiŝoj kun ĉarmaj kaj elegantaj ĉevalidoj scias tuŝi eĉ la plej malmolajn korojn. Unu afiŝo montras foton de vigla griza ĉevalideto spegulata en klingo de tranĉilo. Ĝi diras, ke ĉiujare en Francio similaj rajdlernejaj ĉevaloj sendiĝas al buĉejoj. La aktivuloj diras, ke ili daùrigos sian kampanjon ĝis kiam homoj tute ĉesos manĝi ĉevalojn : en Francio pasintjare oni mortigis por viando dekkvin mil okcent dudek ĉevalojn. La kontraùstarantoj puŝas por ŝanĝi la leĝan statuson de ĉevaloj por ke ili konsideriĝu kamaradaj bestoj,ne nur produktaj bestoj kiel ekzemple ŝafoj.
Konsumado de ĉevalaĵo falis dekdu procentojn en la lastaj du jaroj. Kaj nun konsistigas malpli ol unu procento de la viando manĝata en Francio.
Antaù kelkaj jaroj estis ankoraù relative facile trovi ĉevalan viandon. Nun necesas pli da peno por akiri ĝin. Ĉevalaĵo ja estas franca plado sed nun estas malfacile trovi ĝin eĉ en restoracioj.
Supozoj varias pri kial francoj komencis manĝi ĉevalojn. Iuj historiistoj diras , ke la apetito por ĉevalaĵo fondis en la batalo de Eylau en 1807, kiam la ĉefĥirurgo de la armeo de Napoleono konsilis al la malsategaj soldatoj manĝi falintajn ĉevalojn sur la batalkampo. Laùdire la soldatoj kuiris siajn fidindajn ĉevalojn uzante iliajn brustostojn kiel patojn.

* Julo : festo de la vintra solsisto
Transskribita el Radio Verda elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum