Kiam Flandrio estis malriĉa

Aller en bas

Kiam Flandrio estis malriĉa

Message  Invité le Sam 26 Mai - 18:01

La Belgoj, kiuj dezirus scii iom pli pri sia stranga historio, kaj ankaù la alilandanoj, kiuj perdiĝas sur ĝiaj kurbaj vojoj, povas ĝis la 27-a de majo viziti la lokon Grand-Hornu apud Mons en valona Belgio.
Tie sur la loko de eksa karbonminejo transformita en vastan artocentron, la ekspozicio « Migrants flamands en Wallonie » (Flandraj migrantoj en Valonio) mirinde bildigas prisilentitan aspekton de la reĝlanda historio. Kiam la loĝantoj de Flandrio transpasis limon, kiu ne ekzistis por fuĝi el regiono priskribita en 1902 de la ĵurnalisto Auguste De Winne, de la ĵurnalo « Le Peuple », kiel « ruinigita pro malsato, ekspluado kaj malsanoj ».
Dum la 19-a jarcento flandraj laboristoj migris al Liège, Charleroi, La Louvière, industriaj centroj de Valonio, kiu tiam estis la tria ekonomia potenco en la mondo.
Post la dua mondmilito, terkultivistoj el nordo serĉis pli vastajn terenojn al sudo. AndréRaes, foririnta el Wachtbeke en orienta Flandrio al Corroy-le-Chateau en valona Brabanto, rakontas epopeon per ĉaro kaj la alvenon sur la korto de kaduka farmobieno, kie tronis granda sterkamaso. « Ĉi-tie, multe labori » diris al li maljuna laboristo.
Malmultekosta laboristaro
Kiom ili estis, kompatindaj mizeruloj kunportantaj bagatelaĵojn, manĝilaron kaj preĝoseĝon por atingi aù « por-laboristajn hotelojn » se ili estis fraùloj aù uzinloĝejojn se ili havis edzinon kaj infanojn ? Inter 200 000 kaj 500 000 laù taksadoj.
Surloke iuj baldaù ekkonsciis, ke ili ne ĉiam estis bonvenaj. La gazetaro diskonigis iliajn « senbridecojn » kaj ilian « krimeman reputacion ». La operetoj mokis la zobalbutan akĉenton de la « Van Terpomo » kaj « Van Mitulo ».
La esprimo « Les Flandrins, c’est nin des djins » (« La Flandroj ne estas homoj ») trapasis la tempon, difektante la miton de valona loĝantaro unuanime bonveniganta.
Ĉe la valonaj socialistoj, oni timis la alvenon de tiu malmultekosta laboristaro, kiu eble senfortigus la batalon kontraù ekspluado de la posedantaro. Ĉe la flandraj katolikoj, oni faris ĉion, helpe de pastroj, por forigi tiujn « bravulojn » el tentoj kaj oni multobligis mesojn, bibliotekojn kaj teatrajn societojn.
La kortuŝaj atestoj kaj la simboloj de tiu transmigrado altrudita pro mizero estis kolektitaj de la flandra universitato de Louvain. La ekspozicio estis antaùe prezentita en Gand, Flandrio. Ĝia alveno al Grand-Hornu estis organizita de du provincoj, Hainaut kaj Orienta Flandrio : en Belgio, tiu iniciato ŝajnas tiel hereza, ke ĝi aperas en ĉiuj recenzoj...
« Migrants flamands en Wallonie » (Flandraj migrantoj en Valonio) montras ĝis kia grado la du popoloj de Belgio travivis kontraùajn vojojn.
Ĉar en 2012 trudiĝas la bildo de prospera kaj entreprenema Flandrio kontraù tiu de Valonio humiligita kaj turmentata de dubo.
Inverse, la brila laboro de la organizintoj de la ekspozicio tamen ankaù montras la asimilado-kapablecon de neprobabla nacio, kiu ĵus igis filon de migrintoj – italaj, tiuj – sia ĉefministro... Kaj ŝajnas, ke Elio Di Rupo scipovis kvietigi la reĝlandon.
Ĝis kiam?
Ĉar la braĝoj de la flandra ultranaciismo ne ŝajnas estingiĝintaj: laù sondaĝoj, Bart Wever okaze de la aùtumnaj municipaj balotoj verŝajne gajnos ĉion en Antverpeno. En Flandrio, lia separatisma partio „Nova Flandra Alianco“ (N-VA) kunigas per si mem, je preskaù 40%, pli da voĉdonintencoj ol la tri tradiciaj partioj partoprenantaj en la registaro – demokrat-kristanoj, socialistoj, liberaluloj.
La historio de la Belgoj estas neniam skribita...

El la ĵurnalo « Le Monde » -19/5/2012


Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum