Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Por-esperantista retejo

Aller en bas

Por-esperantista retejo Empty Por-esperantista retejo

Message  Invité Dim 20 Mai - 17:39

Ofta demando ĉe Esperanto informstando : “Kiom da homoj do parolas Esperanton ?”.
Tiu demando celas pruvi, ke Esperanto ne taùgas ĉar oni supozas, ke apenaù io fareblas per ĝi. En la nuna tempo de Intereto oni facile povas pruvi, ke tamen multe estas farebla per Esperanto.
Asocioj kaj unuopuloj havas siajn E-paĝojn, podkastojn kaj blogojn. Sed estas iom ĝenerale videbla kion celas iliaj iniciatintoj. De post unu jaro ekzistas retejo ekskluzive en Esperanto en kiu troveblas pli konkretaj entreprenoj kaj entreprenetoj. Oni povas trovi homojn, kiuj proponas novan alfabeton por Esperanto, kunigas siajn blogojn kaj podkastojn pri difinitaj temoj, kolektas interesitojn por daùropoveco, proponas fondi lokan Esperanto klubon, serĉas apogantojn por evoluigo de Esperanto en Afriko kaj multe pli.
Nun jam pli ol sesdek projektoj aplikante Esperanton en la por-esperantista retejo ĉe per.esocom.de pruvas, ke oni ja povas fari ion per Esperanto kvankam ne cent milionoj da homoj jam parolas la internacian lingvon.
Nu, sesdek proponoj ankoraù ne estas multe, prave. Sed ie oni ja komencu ! La listo de interesoj pli kaj pli kresku por ke esperantistoj ĉe informstandoj povu respondi: “ Mi ne scias kiom da homoj parolas Esperanton, sed tiuj, kiuj parolas ĝin havas eblecon facile trovi unu la aliajn pri komunaj temoj en la por-esperantista retejo. Io pli taùgas ol nura amaso de parolantoj pri kiuj oni ne scias kiu el ili interesiĝas pri miaj temoj”.
La por-esperantista retejo ankaù estas io por kiuj deziras lasi plej eble malmultajn piedsignojn en la Intereto. La inskribon en la listo oni ne povas mem fari kaj ne ekzistas retpaĝa konto. Oni eĉ ne devas malkaŝi sian retpoŝtadreson. La redktoro de la retejo, Frank Merlin, promesas gardi la retpoŝtadresojn de liaj klientoj.
Li inventis tiun interŝanĝliston ĉar li spertis, ke liaj plej karaj Esperanto amikoj ne videblos en la reto 2.0. Espereble ili almenaù aùskultu tiun-ĉi elsendon de Radio Verda ! Frank Merlin ĝojas, ke jam li ricevas ankaù mendojn por senspura anonceto de liaj estantaj kaj estontaj diskretaj amikoj.
La por-esperantista retejo estas ĉe: per.esocom.de. Ligilon vi trovos ĉe radioverda.com
Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum