Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Pli ol 1300 mismaldungitaj retpoŝte

Aller en bas

Pli ol 1300 mismaldungitaj retpoŝte Empty Pli ol 1300 mismaldungitaj retpoŝte

Message  Invité Mar 2 Oct - 15:22

Pli ol 1300 laborantoj ĉe la brita asekurofirmao Aviva antaù ne longe ricevis ŝokigan retpoŝtaĵon maldungigan.
Regis silento en la centra oficejo en Londono dum la laborantoj en la tuta fako legis la senkopatan mesaĝon. Ĝi tamen celis efektive nur unu ricevonton. Ĝi ordonis, ke oni submetu ĉiujn pasportojn kaj redonu ĉiujn propraĵojn de la firmao survoje al la konstruaĵo inkluzive alirkartojn. La konciza noto memorigis, ke oni ne rajtas malkaŝi kompaniajn sekretojn. Ne tre konsole la lasta frazo estis : » Mi ŝatus preni ĉi tiun ŝancon por danki vin kaj deziri al vi ĉion plej bonan por la estonteco. »
Minutojn poste la oficistaron trankviligis plua pardonpetega mesaĝo de la dungofako pri la erare amasa retpoŝtaĵo. La misa mesaĝo venis nur du tagojn post anonco de la estro de Aviva pri tio, ke la estraro denove ŝanĝiĝos...

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo



Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum