Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Veŝto kontraŭ aŭtismo

Aller en bas

Veŝto kontraŭ aŭtismo Empty Veŝto kontraŭ aŭtismo

Message  Invité Mar 15 Jan - 14:21

Nova firmao de entreprenisto en Vankuvero, Kanado esperas helpi infanojn kun aŭtismo.
Lisa Fraser estas nova diplomito de la universitato Emily Carr. Ŝi kreis specialan terapian veŝton kiu helpas ke infanoj kun aŭtismo fartu pli bone. Ĝi nomiĝas SnugVest, kaj ĝi aspektas kiel normala senmanika jako kun kapuĉo.
Aerveziko en la veŝto premas la torson kiam oni plenigas ĝin per manpumpilo. Esploroj montris ke la rezulta premo helpas trankviligi suferantojn de aŭtismo.
Fraser diras ke la ideo venis al ŝi kiam ŝi laboris kun aŭtistaj infanoj kiuj portis veŝtojn kun peziloj sur la ŝultroj.
Infanoj kun aŭtismo ofte ne ŝatas tuŝiĝi, sed ili sopiras la senton de premo sur siaj korpoj por kvietiĝi, kaj tiel povi plenumi ĉiutagajn taskojn pli efike.
Fraser jam akceptas antaŭmendojn per sia retejo kaj esperas plene lanĉi la produkton printempe. Ĝi kostas 300$.
La magazino Forbes inkluzivis la veŝton en sia listo de sugestoj pri entreprenistaj donacoj.
Fraser planas fari version ankaŭ por homoj sub streĉo kiuj bezonas brakumon.
El Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum