Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Falsa anonco pri eksplodo panikigas

Aller en bas

Falsa anonco pri eksplodo panikigas Empty Falsa anonco pri eksplodo panikigas

Message  Invité Dim 9 Mai - 17:38

Per eventeo.net mi eksciis, ke la Franca Nacia Trajn-transporto Socio (SNCF) erare metis dramecan komunikaĵon sur sian retejon en kiu ĝi anoncas, ke pli ol cent personoj mortis en trajna eksplodo.
La falsa anonco pri eksplodo en la urbo Macon en la nordoriento de Francio estis nur parto de trejna ekzercado. Nur kiam ĵurnalistoj komencis superŝuti la telefonlineojn de SNCF por ricevi pliajn informojn pri la terura okazaĵo, la firmao konsciis, ke estis grandega eraro.
Vera SNCF-komunikaĵo poste firme diris, ke la akcidento neniam okazis : la mesaĝo, kiu aperis sur la retejo de SNCF tuj post la dek unua horo deklaris, ke sekve de ekplodego en la altrapida TGV-trajno sur la linio de Parizo al Dijon cent du personoj mortis kaj tricent okdek estis vunditaj.
Fakte dum trejna ekzercado en kiu la personaro de SNCF devas respondi al granda relakcidento, personara membro akcidente poŝtis detalojn de la scenaro sur la oficialan retejon. Tiu mesaĝo tuj estigis panikon inter la klientoj kaj la publiko.
En komunikaĵo pri la miskompreno, SNCF klarigis, ke ĝi estas devigita ekzerci siajn krizajn procedojn por la sekureco de la pasaĝeroj.

*Rimarku : lineo /linio

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum