Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Tradukistoj mankas en Eùropa Unio

Aller en bas

Tradukistoj mankas en Eùropa Unio Empty Tradukistoj mankas en Eùropa Unio

Message  Invité Mar 11 Mai - 15:18

Germana gazeto raportas, ke tradukistoj mankas en la Eùropa Unio. En la eùropa ĉefurbo, oni parolas dudek tri oficialajn lingvojn kaj pli ol trimil kvincent tradukistoj laboras plentempe.
Sed multaj el ili pensioniĝos baldaù. Ĝis la jaro 2020, oni devus dungi pli ol ducent novajn tradukistojn. Sed kie trovi ilin ?
Ne estas problemo trovi novan generacion de tradukistoj por ekzotikaj lingvoj kiel la estona kaj litova. Tre stranga estas, ke tradukistoj mankas por la angla. Nuntempe ducent anglalingvanoj tradukas el kiuj la duono baldaù emeritiĝos. Fariĝas pli kaj pli malfacile trovi tradukistojn, kies gepatra lingvo estas la angla.
Oni povus pensi, ke kun la tutmondiĝo plurlingvaj junuloj ne mankas. Sed la malo estas la kazo, almenaù en anglalingvaj landoj. « La denaskaj parolantoj de la angla opinias, ke ili ne bezonas fremdan lingvon » la Eùropa Komisio klarigis.
Fakte la fakultatoj de fremdaj lingvoj ĉe la britaj kaj irlandaj universitatoj pli kaj pli plendas pri manko de studentoj. Ankaù por postdiploma formado en tradukado mankas kvalifikitaj studentoj.
Sen anglalingvaj tradukistoj nenio funkcias en Bruselo ĉar la angla estas la ĉefa konferenclingvo plejparte pro la rejlasa sistemo : kiam oni tradukas inter malvaste uzataj lingvoj kiel la litova kaj la greka, oni unue tradukas al la angla kaj poste en la alian.
Tiu kriza situacio ekzistas ankaù por la germana, la tria plej uzata lingvo en Bruselo.
Nur dek ok procentoj de la aspirantoj sukcesis en la kandidatiĝa ekzameno. La Komisio raportas, ke la kaùzo de malsukceso estas plej ofte la neadekvata regado de la lingvo gepatra.
Do se vi volas fariĝi tradukisto aù nur volas pliboniĝi en la gepatra lingvo, la TTTejo de la Eùropa Komisio havas pliajn informojn kaj aron da vortaroj kaj aliaj lingvaj helpiloj en ĉiuj oficialaj lingvoj. La ligo estas : http : ec.europa.eu

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum