Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Ŝerpoj purigos monton Everesto

Aller en bas

Ŝerpoj purigos monton Everesto Empty Ŝerpoj purigos monton Everesto

Message  Invité Jeu 3 Juin - 17:23

Teamo el dudek nepalaj ŝerpoj planas porti rubaĵojn kaj kadavrojn de grimpistoj de la pinto de monto Everesto. La ŝerpoj laboros super la okmil metra nivelo, en la »zono de morto » tiel nomata pro la maldensa aero kaj danĝeraj kondiĉoj. Ili atendas demontigi almenaù du mortajn grimpistojn : svison Jeanne Nicols, kiu mortis en 2008 kaj usonanon Scott Fisher, kiu mortis en 1996.
La misio ekos de la nepala ĉefurbo Katmandu cele al ĉefa tendejo ĉe alto de preskaù okmil metroj. Post tio la teamo grimpos al la pinto de Everesto kaj eklaboros alvalante kaj kolektante rubojn survoje.
Grimpisto ŝerpo Nangial estros la mision. Li jam sepfoje grimpis monton Everesto. Li diras, ke temas pri la unua fojo por forigi rubaĵojn tiel altege kaj ke gravas fari tion por konservi kaj sekurigi la montan medion. Li diras, ke grimpante li iom koleras vidante la rubon.
Pro manko de oksigeno, frostaj temperaturoj kaj punemaj kondiĉoj, ĉiu teamano ne povos porti pli ol dudek kilogramojn aù pasigi pli ol dek du sinsekvajn horojn super okmil metroj. Ili loĝos ĉe la alta restejo dum unu semajno, dum kiam estos pluraj vizitoj al la « zono de morto ». Poste la teamo realvalos, ripozos kaj ripetos la grimpon du pliajn fojojn.
Nangial diras, ke la tasko estos danĝera sed ke la teamo estas sufiĉe sperta por sukcesi. Necesa fokuso estas la risko de lavangoj kaj de la diversaj fendoj. Sed ĝusta tekniko kaj sufiĉa sperteco malpliigas la danĝeron.
La teamo atendas forigi de la monto trimil kilogramojn da malnovaj tendoj, oksigenujoj, manĝaĵujoj kaj pakfornetoj. Ili portos ankaù la kadavrojn de montistoj, kiuj malvenkis kontraù Everesto. Nangial mem jam vidis tri mortintojn survoje sed scias pri almenaù unu plia.
Post desuprigo de la svisa grimpisto Golz, estos kremacio laù permeso de la familio.Aliaj familioj tamen preferus lasi la kadavrojn ĉe Everesto laù supozata volo de la mortintoj. Tamen nepalanoj ne volas, ke la monto iĝu tombejo : oni respektas la dezirojn de la familioj, sed temas pri sankta monto kaj laù registara decido ne estu kadavroj tie.
Alia celo por la misio estas forigi malnovajn grimpŝnurojn : kelkaj restas depost pli ol kvindek jaroj kaj estas ankoraù fiksitaj ; tio povas kaùzi konfuzon kiam grimpistoj ne scias ĉu ili sekuras : ĉiuj similas kaj aspektas tute novaj, do povus danĝere mis komprenigi.
Nangial esperas , ke la misio iĝos normo por estontaj purigadoj. Li volas, ke ĉiu montisto sur ĉiu monto en la mondo klopodu konservi la puron. Montoj estas fontoj de akvo : necesas protekti ilin kaj subteni purigajn agadojn.

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado)

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum