Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Coquelles (Kokel) : 16 migrantoj malkovritaj en cisternokamiono.

Aller en bas

Coquelles (Kokel) : 16 migrantoj malkovritaj en cisternokamiono. Empty Coquelles (Kokel) : 16 migrantoj malkovritaj en cisternokamiono.

Message  Invité Jeu 19 Déc - 8:20

Dekses migrantoj estis malkovritaj tiun ĉi merkredon matene en cisterna-kamiono, proksime de kokela benzinstacio.
La ŝoforo de la ŝarĝaùto, el Rumanio, tranoktis en Kokel, apud la zono « Eurocap ». Li transportis plastaĵajn globetojn de la nederlanda firmao Broekema, kaj intencis atingi Anglion tiun ĉi merkredon.
Li klarigis, ke matene li rondiris sian veturilon kun sia kolego por « kontroli », ke neniu migranto enŝoviĝis nokte. « Ni sisteme kontrolas », li deklaris. Okaze de sia kontrolo, tiun ĉi merkredon matene, li eltrovis, ke kablo ĉe la malantaùaĵo de lia kamiono estas tranĉita.
« Mi tuj telefonalvokis policon »
La ŝoforo tuj avertis deĵoranton de la kokela benzinstacio. « Li venis al mi dirante, ke estas kaŝpasaĝeroj en lia kamiono, mi do tuj telefonis al polico », klarigas ĉi-lasta.
La dekses migrantoj – viroj, ĉiuj plenaĝaj – estis sanaj kaj savitaj.
La kalezaj fajrobrigadanoj urĝe senditaj surloken do rapide reveturis.
Male, la policistoj restis surloke iom da tempo, atendante siajn kolegojn de la Landlima Polico (LP), por transdoni al ili la aferon.
Finfine, la LP ne intervenis kaj ĉiuj kaŝpasaĝeroj restis liberaj, indikis la prefektaj servoj merkredon posttagmeze.
Laù la benzinstacia deĵoranto , tia malkovro nun okazas « ĉiun duan semajnon, jen ĉi tie ĉe Eurocap, jen sur la industria zono « Les Dunes » ; antaù nelonge, oni trovis rifuĝintojn en ĉokoladokuvo, li diras. Tio estas problemo por la ŝoforoj, ĉar se oni malkovras, ke ili veturigas migrantojn, oni deprenos ilian konduklicencon kaj ili suferos fortan monpunon ».

El « La Voix du Nord » -04/12/2013

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum