Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Guglo surmerkatigos kontaktolensojn por diabet-suferantoj.

Aller en bas

Guglo surmerkatigos kontaktolensojn por diabet-suferantoj. Empty Guglo surmerkatigos kontaktolensojn por diabet-suferantoj.

Message  didje Ven 17 Jan - 12:35

Guglo* anoncis, ke ĝi estas preparanta kontakto-lensojn kapablajn helpi diabet-suferantojn por kontroli sian sukerprocenton.
Oni ne povas kontraŭstari progreson. La Gugla-laboratorio, fama pro siaj laboroj pri neordinaraj projektoj, nun interesiĝas pri kontaktolensoj. Tiuj, kiujn li intencas produkti, kapablus helpi diabet-suferantojn kontroli sian sukerprocenton.
"Ni estas testantaj inteligentajn lensojn, celantajn mezuri la glukozprocenton en la larmoj", klarigis la du iniciatintoj de la projekto, Brian Otis kaj Babak Parviz, en bloga publikaĵo.

Mikrosensilo en la lenso

"Tiuj lensoj enhavas elektronikan blaton kaj miniaturigitan glukozsensilon, kunpremitajn inter du tavoloj el materialoj uzataj por fabriki kontaktolensoj", ili aldiris. Iliadire, oni jam klinike testadis tiun evoluiĝontan projekton, kaj oni nun pridiskutas ĝin kun la FDA, la usona medikament-agentejo. Tiuj lens-prototipoj kapablas ĉiusekunde mezuri la glukozprocenton en la larmoj.
La sciencistoj pripensas la eblecon produkti en ili lumsignalojn, kiuj sciigus al la uzantoj la preterpason de difinitaj glukozprocentoj. "Ni ĉiam proklamis, ke ni emas pritrakti plej strang-aspektajn projektojn", ankoraŭ aldonis B.O. kaj B.P. "Dum la Internacia Federacio pri Diabeto estis deklaranta, ke la mondo perdas la batalon kontraŭ diabeton, ni opiniis tiun projekton disvolvinda", ili konkludis.

*Guglo : Google

Fonto : RTL - AFP - 17 Jan. 2014
didje
didje

Messages : 45
Lieu : Boulogne-sur-Mer
Langues : Espéranto Gb Fr (Langue maternelle),

http://didesper.free.fr

Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum