Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Geedzaj diskutoj

Aller en bas

Geedzaj diskutoj Empty Geedzaj diskutoj

Message  didje Sam 18 Jan - 9:34

- Brul-odoras !  Ĉu vi estas kuiranta pladon aŭ gladanta ?
- Se mi mortus, ĉu vi ploregus ? - vi ja scias, ke mi ploras pro nenio !
- Kion vi faros nun, ĵus emeritiĝinta ? - Esploristo ! mi serĉos miajn okulvitrojn, apogbastonon, falsdentaron, ŝlosilaron...
- Ĉu vi denove ekdormos ? - Vi ja scias, mi tute ne eltenas resti senokupa!
- Mi abomenas la virinojn, kiuj amoras la unuan vesperon. - Mi ankaŭ ! oni devas pacienci ĝis la vespero !
- La kvaran fojon vi revenas hejmen malfrue ĉisemajne...Kion mi konkludu ? - Ke hodiaŭ estas ĵaŭdo, mia kara !
- Ni nun perfekte seksakordas : hieraŭ vespere, ni havis kapdoloron samtempe!
- Mi neniam pardonos al vi pro la trompo ! - Sed kara mia, unufoja trompo ne estas trompo, estas komparo !
- Jen, la rostaĵo tutbrulis ! mi ja petis al vi rigardi la horloĝon ! - Tion mi ja faris ! mi eĉ povas precizigi, ke ĝi ekbrulis je la 7-a kaj 47!
- Dum dekjara kunvivado, vi neniam aĉetis ion al mi! - Kial ? Ĉu vi havis ion por vendi?
didje
didje

Messages : 45
Lieu : Boulogne-sur-Mer
Langues : Espéranto Gb Fr (Langue maternelle),

http://didesper.free.fr

Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum