Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Perdo en paradizo sed ne de animo

Aller en bas

Perdo en paradizo sed ne de animo Empty Perdo en paradizo sed ne de animo

Message  Invité Lun 21 Juin - 17:42

Unu aùskultanto de Radio Verda loĝanta apud la Golfo de Meksiko sendis al ni raporton pri la katastrofa naftodisverŝo el loka vidpunkto :
« Mi nomiĝas John Bentley kaj mi loĝas en Mobile, Alabamo, en Usono. Mia praavo transloĝiĝis ĉi tie en la frua dudeka jarcento kaj miaj gefiloj estas la kvina generacio de mia familio, kiu loĝas en ĉi tiu loko apud la Golfo de Meksiko. Loĝi ĉirkaù la Golfo de Mobile kaj la golfa marbordo estas kiel vivi en paradizo : Mobile havas abundan sunbrilon, bluajn ĉielojn, varmetan pluvon, misterajn marĉejojn kun muskdrapitaj kverkoj kaj grandegajn riverojn plenplenajn je fiŝoj. Vastaj sukerblankaj sablaj marbordoj kun ŝanceliĝantaj palmoj kaj smeraldverda akvo travidebla kiel vitro estas nur tridek minutojn for.
Tio estis antaù ol la naftoborejo « Deep Water Horizon » (Profunda Akva Horizonto) eksplodis kaj subakviĝis je la 20a de aprilo en maro, kiu profundas preskaù du kilometrojn. Ni ne sciis tiam, sed la esperoj, la revoj kaj la tuta vivmaniero en la golfa marbordo eble subakviĝis kun ĝi.
Raportoj en la komenco anoncis, ke la naftoputo likis po ĉirkaù cent kvin miloj da litroj ĉiutage ; tio estis ega kaj intenca maltroigo : oni nun scias, ke la puto likis po preskaù ok milionoj da litroj de nafto tage ekde la komenco, kaj la liko ankoraù ne ŝtopiĝis.
La tuta vivmaniero de mia familio, kiu jam daùris dum pli ol cent jaroj riskas malaperi : se la liko ne ŝtopiĝos baldaù, multe da gebestoj mortos, la akvo estos venenita kaj la marbordoj estos kovritaj per nigra gudro, firmaoj elfermiĝos kaj familioj ruiniĝos. Tio jam okazis en Louisiano kaj ni timas, ke ni sekvos ilin. Paradizo estos perdita. Ho ! kompreneble ĝi revenos, la tero renovigos sin mem rapide, almenaù rapide laù geologia tempo, sed verŝajne ne dum mia vivo, eble eĉ ne dum la vivo de miaj gefiloj.
La loĝantoj de Mobile jam alkutimiĝis al katastrofoj : oni ne povas loĝi en paradizo sen altega prezo. Nia prezo estas ĉiujara ŝtormsezono, kiu alportas ŝtormojn tiel grandajn kaj tiel sovaĝajn, ke ili ne estas imageblaj. La ŝtormsezono komenciĝis la unuan de junio kaj estas prognozite, ke ĉi tiu sezono estas aparte malbona, kvazaù ni bezonus pli da malbonaj novaĵoj.
Sed ĉi tiu katastrofo estas fundamente malsama : ŝtelpaŝas malrapide la vasto de odoraĉa glueca nigra gudro, kiu kaptas kaj mortigas ĉion, kion ĝi tuŝas. Estas senfine, tokse, neeviteble. Kelkaj sciencistoj prognozis, ke uragano povus suprensuĉi multe da nafto kaj sekve ŝutus ĝin kiel naftopluvon sesdek kilometrojn for de la golfa marbordo.
La nafto malrapide proksimiĝas al la Golfo de Mobile kaj la homoj ĉi tie reagas en diversaj manieroj. La plimulto, kiel mi, estas tima, kolera kaj malĝoja, sed firma. Multaj homoj simple jam rezignis kaj atendas la finon kiel homo, kiu spektas la konstruadon de sia propra pendumilo. Multaj homoj kiel la juristoj vidas ĉi tion kiel ŝancon gajni multe da mono per procesoj kontraù korporacio, kiu havas miliardojn da dolaroj. Nia espero estas, ke British Petroleum (BP) sukcese ŝtopos la likon baldaù : almenaù tio eliminos la senfinecon de ĉi tiu katastrofo. La naftodisverŝo sekve povus esti entenita kaj purigita. BP promesas, ke la fina solvo estos senŝarĝiga puto kiun ili nun boras. Ili diras, ke ĝi kompletiĝu en aùgusto. Ni en Mobile nur vespiras ridete kaj neas kape: plani fini ion je la pinto de la ŝtormsezono estas vera malsaĝeco.
Sed mi rifuzas cedi esperon : vivado kun uraganoj instruas, ke oni ne povas vivi ĉiam en stato de timo kaj maltrankvilo pri tio, kio eble povus okazi. BP laboras diligente por ŝtopi la likon eĉ se ili nur volas ŝpari al si multe da mono kaj sian publikan reputacion.
Mia familio rekunigos la erojn de nia antaùa vivo kaj plibonigos ĉion en nia anguleto de la Golfo de Mobile. Ni faris tion dum kvin generacioj kaj ni faros tion nun. »
Transskribita el elsendo de Radio Verda (Vancouver, Canada)

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum