Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

SolReSolo, la muzika planlingvo

Aller en bas

SolReSolo, la muzika planlingvo Empty SolReSolo, la muzika planlingvo

Message  Invité Mer 9 Juin - 17:24

SolReSolo estas apriorie artefarita helplingvo verkita de Jean-François Sudre. Li komencis prilabori ĝin en 1817. En 1827 li prezentis la projekton al la Akademio de Belartoj en Parizo. La Instituto de Francio aprobis ĝin en 1829, 1833 kaj 1856. Ankaù multaj provincaj akademioj de Francio favoris al ĝi. En la Internacia Ekpozicio de Parizo 1855, Sudre estis premiita per 10000frankoj kaj en la Internacia Ekpozicio de Londono 1862 li ricevis honoran medalon.
SolReSolo havis siatempe iom da sukceso. Napoleono III iomete interesiĝis pri ĝi kaj laùdire stipendis al Sudre. Ankaù Victor Hugo, Alphonse de Lamartine kaj aliaj interesiĝis pri ĝi. Sed ĝi estis rapide forgesita pro la sukceso de aliaj lingvoj: Volapük, Esperanto.
SolReSolo estas grava por la historio de planitaj lingvoj laù multaj vidpunktoj : ĝi estas la unua artefarita lingvo, kies projekto estis serioze atentata de la publiko ; ĝi estis pionera en la ideo pri modernaj interlingvoj kaj fine estis la unua interlingvo, kiu havis parolantojn. La finan projekton la vidvino de Sudre publikigis nur en 1866. Eble pro tio ĝenerala publiko konis ĝin tro malfrue.
SolReSolo uzas alfabeton el 7 simboloj nome la sep tonoj de la baza solfeĝo de kiuj venas ankaù la nomo de la lingvo. Per la solfeĝaj tonoj eblas zumi aù fajfi la lingvon aù ludi ĝin per muzikaj instrumentoj. Uzante la latinliterajn nomojn Do, Re, Mi, Fa, Sol, La, Si, eblas skribi la lingvon; oni rajtas mallongigi forlasante la lastan literon. Louis Couturat diris, ke Sudre agis kiel homo, kiu kreis biciklon, kiu servas kiel boato.
SolReSolo estas arbitra lingvo : la vortoj estas konstruitaj apriorie, sed sen logika pripenso. La simplaj vortoj havas tri notojn ; la kunmetitaj estas dividitaj inter kategorioj per prefikso : Do, por homoj kaj rilataj aferoj ; Re, por la domo ; Mi, por agoj ; ktp.
Ekzemple : ReDoFaSol estas « vestaĵoj » ; ReDoReFa estas « ĉemizo » ; DoReDo, « tempo » ; DoReMi, « tago » ; DoReSol, « monato » ; DoReLa, « jaro ».
Oni inversigas la literojn por konstrui la malon de vorto : FaSol signifas « multe » ; SolFa, « malmulte ». DoMiSol signifas “dio” ; kaj SolMiDo, “diablo”.
En la filmo « Close encounters of the third kind” de Stevens Spielberg, SolReSolo estas uzata de eksterteruloj por kontakti la teranojn.

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum