Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Klientoj finmanĝu aù ne revenu !

Aller en bas

Klientoj finmanĝu aù ne revenu ! Empty Klientoj finmanĝu aù ne revenu !

Message  Invité Mar 29 Juin - 15:35


Aùstralia restoraciestro estis ĉagrenita de la restaĵoj lasitaj de manĝantoj.
Do ŝi komencis ordoni, ke ŝiaj klientoj finmanĝu ĉion sur siaj teleroj aù pagu punon kaj ne revenu !
Kuiristino Yukako Itshikawa lanĉis tridek procentan rabaton por tiuj kiuj finmanĝas ĉion menditan ĉe « Wafu », ŝia malgranda restoracio proksima al Sidnejo, kiu ofertas laùaserte senkulpan japanan kuirarton.
La politikon de la manĝejo listigas afiŝo sur la pordo. Legeblas : « Por kontribui rekte al kreado de daùrigebla estonteco, mi petas iomete pli de niaj gastoj ol multaj aliaj restoracioj ». Tiu listo inkluzivas, ke oni finu ĉiujn pladojn menditajn. La servistoj petas tiujn kiuj lasis restaĵojn bonvole elekti alian manĝejon la sekvan fojon. La menuo diras : « Fini vian manĝon postulas, ke ĉio estu manĝita krom citrotranĉaĵoj kaj zingibro kaj mustardo por suŝio. Bonvolu noti ankaù, ke legomoj kaj salato sur la flanko ne estas nur ornamaĵoj sed ankaù manĝendaj ! ».
La striktan politikon de « Wafu » bonvenigas iuj sed kritikas kelkaj recenzistoj. Tio ne ĝenas Itshikawa-n. La retejo de “Wafu » diras, ke ĝi ne estas nur restoracio, ĝi estas etendaĵo de la persona etiko de Yukako cele al nutrado kaj daùrigeblo : “Ni dediĉas nin ne nur al servado de manĝoj kiuj nutras kaj respektas la korpon sed aktive diligentas pri la nocio de evitado de manĝŝparo kaj traktas serioze nian respondecon por la medio kaj por daùripovo”.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum