Senneologisma anatomio

Aller en bas

Senneologisma anatomio

Message  GuyP le Lun 12 Juil - 15:08



La homa korpo konsistas el tri partoj.
La unua estas la kapo, sur kies tegmento kreskas la kapfadenoj, kelkfoje kaj ĝuste ankaù nomitaj pedikarbaro. Por kaŝi aù ornami la kapfadenojn oni surmetas kapkovrilon, kiu ludas ankaù la rolon de salutaparato. Sur la kapfasado troviĝas du vidiloj. Inter ili estas la flarilo, kiu – pli speciale dum la vintraj monatoj – fariĝas mukfonto. Sub la mukfonto malfermiĝas la manĝotruo, kiun enkadrigas du manĝotru-randoj. Tre ofte la supra trurando de la matura viro ornamiĝas per brososimila filtrilo, kies ĉefa utileco ŝajne estas malhelpi, ke vermiĉeloj kaj similaĵoj tro rapide malaperu en la manĝotruon.Ĉe ĉarmaj fraùlinoj kaj junaj edzinoj tiuj manĝotrurandoj nomiĝas ĝenerale kiskusenoj. Se ni eniras en la manĝotruon, ni vidas, ke ĝi entenas multajn maĉilojn – ĝis 32 – kaj unu ordiganton. La ordiganto zorgas ne nur pri justa disdono de la maĉolaboro, sed ankaù pri purigado de la maĉiloj kaj pri forigo, pli aù malpli brua, de eventualaj ĝenantoj. Tiu ordiganto estas tial tre okupita kaj preskaù ĉiam restas hejme. Ĝi eliras nur ĉe solenaj okazoj kaj eĉ tiam nur dum mallonga tempo.
Ambaùflanke de la kapo kreskas la kapfolioj, nomitaj ankaù aùdiloj, kies rolo dum la junaj jaroj de l’homido estas ĉefe pedagogia. Dum tiu periodo ili nomiĝas pinĉkarno. Poste ili malhelpas, ke la salutaparato kovru la tutan kapon.
Inter la kapo kaj la busto troviĝas la kravattubo, kiu estas kvazaù kanalo inter la manĝotruo kaj la digestujo. Ambaùflanke de la busto pendas la signalstangoj, ĉe kies ekstremaĵo senripoze moviĝas la universalaj preniloj. En la centro de la busto modeste sin kaŝas la polvonesto, kies utileco estas tute relativa.
Por sin movi la homo posedas du ir-stangojn, kiuj aspektas kiel natura plilongigo de la sidkarno. Krom tio la ir-stangoj havas ankoraù alian utilecon : ĉe la viroj ili donas certan rigidecon al la pantalono, dum ĉe la inaj elementoj ili centpocente pravigas la araban proverbon, kiu asertas, ke « la beleco de silkaj ŝtrumpoj dependas de la enhavo ».
La ekstremaĵo de la ir-stango nomiĝas ŝukarno, tiel nomita, ĉar estas ĝi, kiu plenigas la ŝuon. Dank’ al sia ŝukarno la homo povas stari.

Laù Raymond Schwartz (Simpligita anatomio en „la ĝoja podio“ – Paris, 1949)
avatar
GuyP

Messages : 88
Lieu : Calais
Langues : Français (Langue maternelle), Espéranto, Gb

Voir le profil de l'utilisateur

Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum