Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Indoneziaj islamanoj ŝanĝu preĝdirekton !

Aller en bas

Indoneziaj islamanoj ŝanĝu preĝdirekton ! Empty Indoneziaj islamanoj ŝanĝu preĝdirekton !

Message  Invité Dim 22 Aoû - 17:48

Islamanoj en Indonezio lernis, ke ili preĝadas laù la malĝusta direkto.
La plej alta islama aùtoritato diris, ke ĝia dekreto pri la direkto de Meko efektive igis, ke homoj turnas sin al Afriko. Preĝantaj islamanoj devas turni sin al la sankta urbo Meko, Saùd-Arabio.
Marte, la indonezia eklezia konsilio eldonis dekreton laù kiu okcidento estas la ĝusta preĝdirekto en la lando de la plej granda islamanaro.
Sed nun la konsilio decidis, ke la preĝejoj fakte direktas al Somalio aù Kenio. Ĝi nun sugestas, ke preĝantoj turnu sin iomete pli nordokcidenten. Ne necesos faligi moskeojn, nur ŝanĝi direkton de preĝado laù la plej nova anonco.
Cetere kredantoj ne timu, ke ili malŝparis siajn preĝojn pro la erara direkto : Dio aùdis ja ĉies !
Iuj opinias, ke la konfuzo pruvas, ke la konsilio eldonas dekretojn tro rapide kaj, ke ĉi tio estu por ili lekciono.
La konsilio antaùe faris aliajn polemikajn ordonojn : unu permesas fumadon kaj alia ĉantadon dum jogo !
Indonezio estas islama lando laù la plimulto sed ne havas oficialan religion.

Transskribita el elsendo de Radio Verda, Vankuvero, Kanado.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Indoneziaj islamanoj ŝanĝu preĝdirekton ! Empty Indonesia

Message  FabTheFrog Dim 29 Aoû - 10:48

Bonjour,

Je te repondrais bien mais je ne comprends pas la langue que tu as ecrite...
FabTheFrog
FabTheFrog

Messages : 32
Lieu : Boulogne
Langues : Français (Langue maternelle), Gb, De, Malais

http://perisaidirifrance.weebly.com/

Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum