Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Lingvoŝanĝo en Ruando

Aller en bas

Lingvoŝanĝo en Ruando Empty Lingvoŝanĝo en Ruando

Message  Invité Mer 13 Oct - 14:22

« Ruando forlasas la francan favore al la angla. » estas la ĉeftitolo en franca gazeto.
En oktobro 2008, la prezidento Kagame de Ruando anoncis la lingvoŝanĝon en la publika eduksistemo. Ruando estas antaùa belga kolonio kaj tial francparolanta. Sinjoro Kagame, anglaparolanto edukita en Ugando diris, ke li volas « doni prioritaton al la lingvo, kiu igas niajn infanojn pli kompetentaj. »
Oni enkondukis la anglan en la eduksistemon en 1994 kaj en 2003 ĝi fariĝis la dua oficiala lingvo. Nun ekde septembro, ĝi tute anstataùas la francan ekde la bazlernejo ĝis universitato. Tio estas granda defio por la instruistoj. Unu instruistino 40 jaraĝa diris : »Povas okazi, ke la studentoj lernos nenion dum tuta semajno ĉar la instruistoj devas unue lerni en la angla, kion ili volas instrui. ». Dum la lastaj monatoj, la instruistoj sekvis kursojn, kiuj estris angloj venintaj al Ruando speciale por plenumi tiun taskon. Sed tio ne sufiĉas laù la edukisto John Simpson : « Kelkaj instruistoj », li diras, « konas iom da gramatiko sed multaj ne havas la memfidon ĉar ili scias, ke ili faros erarojn ».
En Ruando mem oni kritikas la ŝanĝon pro ĝia radikaleco. La studento Jean-Baptiste diris:“Estas neelpensebla, ke la eduksistemo kiu funkcias naùdek procente en la franca fariĝas subite angla.“
Gepatroj, kiuj finance kapablas preferas sendi siajn infanojn al Ugando, antaùa angla kolonio, kie la instruado de la angla estas multe pli bona. Aliaj elektas Burundon kaj la Kinŝasan Kongon, kie iliaj infanoj povas fini la edukadon en la franca.
« Estas kompleta renverso », diris raportisto Albert-Baudoin T., « la plej maljunaj instruistoj kaj funkciuloj, kiuj studis en la franca kaj ĉiam laboris en la franca spertos problemojn adaptiĝi ».
Sed la Ruanda Ministro por Edukado ne ŝanceliĝas : »Tiuj instruistoj, kiuj ne povas adaptiĝi ne havos la permeson instrui plu ! », li diris.
Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum