Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Riĉuloj usonanoj ĉiam pli dikaj

Aller en bas

Riĉuloj usonanoj ĉiam pli dikaj Empty Riĉuloj usonanoj ĉiam pli dikaj

Message  Invité Mar 19 Oct - 17:15

Eventejo.net raportas, ke civitanoj de la plej riĉaj landoj en la mondo iĝas ĉiam pli dikaj aparte usonanoj. Tion diras la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) en ĝia unua prognozo pri obezeco. Tri kvaronoj el usonanoj estos obezaj aù superos normalajn pezojn en 2020. La raporto diras, ke malsan-indicoj kaj porkuracaj elspezoj forte altiĝos krom se registaroj, individuoj, kaj industrio kunlaboros en ampleksa strategio por kontraùbatali la epidemion. La Organizaĵo, kiu baziĝas en Parizo konsistas el la tridek tri plej potencaj ekonomioj en la mondo. Ĝi aldonas, ke la ekonomia kosto de troa pezo – kuracado, mallongigo de vivodaùro, kaj rimedoj malŝparitaj – kreskigas maltrankvilon de multaj registaroj. La altranga ekonomikisto de OEKE kaj specialisto pri sanproblemoj, kiu verkis la raporton, Franko Sasi, kulpigas malbonajn manĝkutimojn pro la pliiĝo de problemoj : manĝaĵoj estas multe pli malmultekostaj ol en la pasinteco aparte manĝoj, kiuj ne estas tre sanigaj kaj bonkvalitaj ; kaj homoj ŝanĝas sian vivstilon : ili havas malpli da tempo por prepari manĝojn kaj ĉiam pli ofte manĝas eksterhejme en restoracioj.Tio plus la fakto, ke homoj estas multe malpli fizike aktivaj ol antaùe signifas, ke la kvanto da obezuloj ŝveliĝis al preskaù sepdek procentoj en Usono ĉi-tiun jaron, kompare kun malpli ol kvindek procentoj en 1980. Ene de jardeko sepdek kvin procentoj de usonanoj estos obezaj tiel igante Usonon la plej “dika” lando en la OEKE. « Timiga estas la pliiĝo de la epidemio », Franko Sasi anoncas, « ni ankoraù ne atingis la pinton ». La vivodaùro de obezulo estas ĝis dek jaroj pli mallonga ol tiu de normalpezulo. En Usono la kosto de obezeco inkluzive pli altan kuracelspezadon kaj perditan produktadon jam valoras unu procenton de la malneta enlanda produkto.
Ekstere de OEKE indicoj pri obezeco altiĝas simile rapide en Brazilo, Ĉinio, Barato, kaj Rusio.Ankaù la proporcio de obezaj aùstralianoj laùprognoze altiĝos je dek kvin procentoj en la sekva jardeko.

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum