Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Repo kontraù oligarĥo

Aller en bas

Repo kontraù oligarĥo Empty Repo kontraù oligarĥo

Message  Invité Lun 8 Nov - 11:14

La 25-an de februaro 2010 en Moskvo okazis trafika akcidento, dum kiu interpuŝiĝis Mercedes kaj Citroen. En la unua aŭto sidis Aleksandr Barkov, vicprezidanto de la grandega rusia naftgasa kompanio Lukoil, en la dua - du virinoj: 37-jara Olga Aleksandrina kaj la fama akuŝistino Vera Sidelnikova. Barkov ricevis bluaĵon, ambaŭ virinoj pereis.
Dum okazinta post tio milica esplorado "evidentiĝis", ke (kompeneble) kulpis la pereintaj ordinaraj homoj. Estis oficiale deklarite, ke ties aŭto elveturis en kontraŭan trafikzonon kaj do estis trafita de ĝuste veturanta Mercedes. Ĉe tio atestantoj, kiuj diris kontraŭaĵojn baldaŭ rezignis pri siaj atestaĵoj, ĉiuj observadaj kameraoj en tiu loko evidentiĝis esti nefunkciantaj, ktp. La edzo de pereinta 37-jara virino post kelkaj tagoj ankaŭ mortis pro cerba kongesto, do ilia filino iĝis orfo.
Tiu evento estigis grandan indignon tra la tuta lando, ĉar multegaj altpostenaj ŝtatoficistoj, komercistoj kaj aliaj "mastroj de la vivo" senĉese ignoradas ĉiujn trafikregulojn, kaŭzante multajn akcidentojn, kaj preskaŭ ĉiam evidentiĝas esti senkulpaj. Kaj, kiel trafe rimarkis unu ĵurnalistino, "kial ĉiuj tiuj akcidentoj kun grandaj nigraj senkulpaj mercedesoj tiel similas unu al la alia?"
La fama rusia repisto Noize MC verkis pri tiu evento la kanton "La vojojn al la ĉaro!" kaj enmetis la muzikfilmeton en YouTube.
La esperantigitan version de tiu repo vi trovos per ligilo ĉe radioverda.com

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum