Reeldoniĝis « La Eta Princo »
Café polyglotte sur le net (Language forum) :: salons en différentes langues (Lounges in various languages) :: Ni parolu kune
Page 1 sur 1
Reeldoniĝis « La Eta Princo »
La esperanta versio de la libro « La Eta Princo » ĵus reeldoniĝis post dek jaroj da elĉerpiteco. La libron verkis la mondfama franca verkisto kaj aviadisto Antoine deSaint-Evupéry. La traduko estis funde reviziita de internacia seshoma komitato. La nova eldono elstaras ankaù per sia grafika aspekto kaj entenas altkvalitajn reproduktaĵojn de ĉiuj originalaj koloraj ilustraĵoj de la aùtoro.
Jen eltiraĵo el la ĉapitro dudek unu :
« La morgaùan tagon la Eta Princo revenis.
- « Prefere vi revenu ĉiam je la sama horo. », diris la vulpo. « Se ekzemple vi venos je la kvara posttagmeze, mi komencos esti feliĉa ekde la tria. Ju pli antaùen pasos la tempo des pli feliĉa mi sentos min. Je la kvara mi jam komencos moviĝadi kaj maltrankvili. Mi malkovros la valoron de feliĉo. Sed se vi venos iam ajn mi neniam scios je kioma horo vesti mian koron. Ritoj necesas. »
- « Kio estas rito ? » diris la Eta Princo.
La libro estas eldonita de Kanada Esperanta Asocio kaj Esperanto-France. Ĝi presiĝis relative altkvante kaj aĉeteblas je favora prezo de dek du euroj, tio estas je la nunaj kurzoj pli malpli dek kvin dolaroj usonaj aù kanadaj. Loĝantoj de Europo mendu la libron ĉe Esperanto-France. Alij ĉe Kanada Esperanta Asocio.
Baldaù ofertos la libron ankaù aliaj libroservoj. Vidu la ligilojn ĉe Radio-Verda.com
Transskribita de Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité- Invité
Café polyglotte sur le net (Language forum) :: salons en différentes langues (Lounges in various languages) :: Ni parolu kune
Page 1 sur 1
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum