Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Tro bela por esti inĝeniero aù gardisto

Aller en bas

Tro bela por esti inĝeniero aù gardisto Empty Tro bela por esti inĝeniero aù gardisto

Message  Invité Ven 26 Nov - 12:27

Beleco povas rabi de virinoj la ŝancon akiri postenojn konsideratajn tradicie virajn laù esploro de la Fako de Komerco ĉe Universitato de Koloradio.
Belaj virinoj alfrontas diskriminacion kiam ili kandatiĝas por oficoj en kiuj beleco ne konsideriĝas grava. Ĉi tiuj postenoj inkluzivas ekzemple manaĝeron pri esploro kaj disvolvo, direktoron pri financo, meĥanikan inĝenieron, kaj konstruejan kontroliston.
Oni preteratentis ilin ankaù en kategorioj kiaj direktoro pri sekureco, maŝinvendisto, prizongardisto, kaj trejnkamionŝoforo.
Esploristoj asertas, ke beleco estas severa malutilo por virinoj en ĉi tiuj profesioj kaj ke belulinojn oni ofte instalas kiel akceptistojn aù sekretariinojn. En ĉiuj aliaj postenoj virinoj belaj estas preferataj. Ĉio ĉi ne okazas ĉe viroj.
Tio montras, ke ankoraù ekzistas apartaj normoj por la seksoj. La esploro publikigita en la revuo de socia psikologio baziĝis sur partoprenintoj al kiuj oni donis liston de postenoj kaj fotojn de kandidatoj. Ili devis aranĝi ilin laù taùgeco por la rolo.ĉiu ricevis 55 fotojn pri viroj kaj 55 pri virinoj.
Kvankam troviĝis, ke belajn virinojn oni elfiltris por iuj postenoj, belaj viroj ne ricevis similan diskriminacion kaj ĉiam havis avantaĝon.
Notindas, ke belaj homoj tamen profitas de signifa avantaĝo ĉe la laborejo : ili ricevas pli altajn salajrojn, pli positivajn sukcestaksojn, pligrandan ŝancon por eniri universitaton, pli bonajn taksojn de balotantoj se politikistoj kaj pli favorajn prijuĝojn en kortumoj.

Transskribita el Radio-Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum