Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Inteligenta dentopasto prognozas veteron

Aller en bas

Inteligenta dentopasto prognozas veteron Empty Inteligenta dentopasto prognozas veteron

Message  Invité Dim 16 Jan - 18:21

Ĉu vi foje opinias, ke via dentopasto iel ne kontentigas kiel parto de via matena rutino ? Hm. Eble ne...
Sed la cerbeguloj ĉe universitato MIT, en Usono, decidis doni al dentopasto la kapablon por ŝanĝi guston laù la vetero !
Eble vi aùdis pri la monujo de MIT, kiu dikiĝas kaj maldikiĝas proporcie al via bankokonto ? Ĝi kaj la dentopasto venis el projekto, kiu celas doni al simplaj objektoj dinamikajn trajtojn por ebligi intuician komunikadon de simplaj kaj utilaj informoj.
Patenta pasto nomiĝas « Gusto de pluvo ». Komputileto en la pastujo kontrolas per Interreto la hodiaùan veterprognozon kaj miksas plurajn gustojn laù ĝi : se pli varmos ol hieraù, oni ricevas pli da dentopasto cinama, kaj se pli malvarmos doniĝas pli da menta ; blua strio signifas, ke pluvos. Mi ne scias, kio okazas se venos tornado !...
Eble ŝajnas iom stulte se ni vivas en mondo de informa troŝarĝo kaj per dentopasta dono de datumoj oni ricevas utilajn ĉiutagajn informojn sen devi ŝalti televidilon aù aliri retejon.
Nu, vi povus simple rigardi el fenestro. Sed tio ne helpos purigi viajn dentojn, ĉu ?...
Transskribita el Radio Verda elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum