Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Instruistoj kredigis, ke ekas mondmilito

Aller en bas

Instruistoj kredigis, ke ekas mondmilito Empty Instruistoj kredigis, ke ekas mondmilito

Message  Invité Sam 12 Fév - 16:55

Bazlernejanoj miregis, kiam ili aùdis dum sia matena kunveno, ke komenciĝis la tria mondmilito !
Instruistoj de la brita bazlernejo volis komprenigi al la infanoj kia estis la milittempa vivo. Ili ekhavis la ideon kredigi, ke nova milito efektiviĝis. Oni kondukis la timantajn infanojn al la kelo, kiam sonis aeratakklaksono. Eĉ bombon simulis eksplodo de piroteknikaĵo. La projekto nuliĝis en la frua posttagmezo post kiam kelkaj infanoj tro maltrankviliĝis. Iuj spertis daùrantan timon kaj koŝmarojn laù gepatroj.
Ĉefinstruisto sinjoro Richards klarigis, ke la lernejo okupiĝis pri la temo « la dua mondmilito » kaj sekvis konsilon de aliaj lernejoj, kiuj sugestis, ke oni enkonduku la temon kvazaù aktuala.
Bedaùrinde la sperto eble tro realis. Li diris, ke la instruplano estis ŝanĝita por pli da kreemo kaj malformaleco kaj por krei memorindajn spertojn. Li konstatis, ke la instuistoj ĉifoje troigis. Li aldonis, ke la lernejo pardonpetas pri la angoro kaùzita kaj ke la instruistoj ne intencas timigi lernejanojn.
Patrino de unu tiea studanto diris, ke la sperto timegigis ŝian infanon kaj ke neniu kun eĉ guto de baza racio tiel traktus la lernejanojn.
La loka instanco pri edukado rifuzis komenti.
Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum