Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Trovita ligo inter belo kaj dormo

Aller en bas

Trovita ligo inter belo kaj dormo Empty Trovita ligo inter belo kaj dormo

Message  Invité Mar 15 Mar - 15:47

Esploristoj diras, ke ili trovis la unuan pruvon pri tio, ke regula okhora dormado efektive donas pli sanan kaj pli allogan aspekton. Kiam al netrejnitaj observantoj montriĝis fotitaj vizaĝoj de volontuloj maltro dormintaj oni taksis ilin malpli sanaj kaj malpli belaj ol fotoj de la samaj volontuloj sufiĉe dormintaj. La trovon bonvenigos gepatroj, kiuj penadas enlitigi aspektokonsciajn adoleskantojn. Sed ĝi estas bato kontraù la kosmetika industrio, kiu reklamas oferti belecon laùbotele.
La esploron estris John Axelson de la fako pri klinika neùroscienco ĉe la instituto Karolinska en Stokholmo. Li diras, ke se vi volas aspekti sana kaj bela multe pli efikas kaj multe malpli kostas bona dormo ol aliaj beligmetodoj. Malsamoj inter la lacaj kaj freŝaj vizaĝoj estis apenaùaj sed observantoj subkonscie detektis indikojn. Axelson diris, ke la signaloj malgrandas sed post kelksekunda rigardado al vizaĝo eblas instinkte legi ilin. Temas pri juĝoj, kiujn ni senpense faras pri homoj. Kapablo legi signojn de dormomanko povus esti evolua avantaĝo ĉar alloga vizaĝo estas indiko de bona sano, sekvas seksa allogo, elekto de parano kaj sukcesa transsendo de genoj. Axelson diris, ke manko de dormo kaùzas fiziologiajn ŝanĝojn, kiujn eblas vidi vizaĝe, malfortiĝas la imunsistemon do pli altiĝas la risko de infektiĝo, malboniĝas reguligado de glukozo kaj plialtiĝas sangopremo. La efikoj troveblas en laborantoj kun malregulaj deĵoroj : jam tridek kvin jaraj ili montras signojn de disvolviĝo de kormalsano.
Sed ĉu ne mem evidentas, ke iun, kiu aspektas laca oni taksus malpli alloga ? Ne nepre. Tiuj kiuj aspektas pli lacaj eble pli laboras kaj pli enspezas.
Axelson suposis, ke laco rilatas sanon sed ne suposis, ke laco tiom rilatas belon.
Por la esploro dek unu viroj kaj dek unu virinoj dormis ne pli ol kvin horojn unuan nokton hejme kaj sekve duan nokton en dormlaboratorio, kie ili rajtis neniom dormi. Oni fotis posttagmeze post tridek unu sendormaj horoj sinsekvaj kaj komparis la rezultojn kun fotoj faritaj post plena dormo de dekhora nokto.La fotojn juĝis sesdek kvin observantoj, kiuj taksis laù beleco kaj laù ĉu vizaĝoj aspektas lacaj aù sanaj.
Axelson diris, ke aktualas pluaj esploroj pro kiel kiuj vizaĝtrajtoj gravas en la taksado.

Transskribita el Radio Verda elsendo

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum