Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Ĉina reenkarniĝo nur kun permeso

Aller en bas

Ĉina reenkarniĝo nur kun permeso Empty Ĉina reenkarniĝo nur kun permeso

Message  Invité Lun 21 Mar - 20:09

Efektivigante unu el la plej absurdaj agoj en la historio de totalismo, Ĉinio malpermesos, ke budhismaj monaĥoj en Tibeto reenkarniĝu sen registara permeso. Laù la ŝtata instanco por religiaj aferoj, la leĝo kiu strikte klarigas la procedon por reenkarniĝo estas grava paŝo por la instituciigo de administrado de reenkarniĝo. Preter la ironio kuŝas la vera motivo de Ĉinio : malpliigi la influon de la Dalai-lamao, la elpelita spirita kaj politika ĉefo de Tibeto, kaj por faligi la religian potencularon pli ol kvindek jaroj post la ĉina invado de la himalaja lando. Malpermesante al eksterlanda monaĥo peti reenkarniĝon, la leĝo efektive donos al ĉinaj aùtoritatuloj la povon elekti la sekvan dalai-lamaon, kies animo laùtradicie renaskiĝas kiel nova homo por daùrigi la laboron de malpliigado de sufero.
Sepdek du jaraĝa la Dalai-lamao, kiu loĝas en Barato ekde mil naùcent kvindek naù komencas plani sian heredon. Li diras, ke li rifuzas renaskiĝi en Tibeto dum ĝi estas sub ĉina rego. Supozante ke li kapablus regi sian renaskiĝon same kiel asertis dalai-lamaoj de la lastaj sescent jaroj, povus ekesti situacio en kiu ekzistus du dalai-lamaoj : unu elektita de la ĉina registaro, la alia de budhismaj monaĥoj.
La demando povus flamigi : la Dalai-lamao estas la ĉefa simbolo de unueco kaj nacia identeco en Tibeto. Do verŝajnas, ke la batalo pri lia reenkarniĝo estos tre grava.

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum