Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Ratoj detektas minojn kaj tuberkulozon

Aller en bas

Ratoj detektas minojn kaj tuberkulozon Empty Ratoj detektas minojn kaj tuberkulozon

Message  Invité Jeu 12 Mai - 18:42

Kiam vi pensas pri superherooj, vi verŝajne pensas, ke ili povas flugi kaj preterhome rapidas kaj fortas . Sed ekzistas grupo da herooj en Afriko kies kapabloj inkluzivas brilan inteligenton kaj superan sentopovon.
La organizo APP rimarkinde sukcesas uzante grandajn afikajn ratojn por detekti eksplodilojn kaj tuberkulozobakteriojn. La tiel nomataj heroratoj havas tre precizajn flarilojn kaj lerte detektas eksplodilojn kaj vivantajn bakteriojn de tuberkulozo. Malpli kostas dresi kaj prizorgi ilin ol hundojn ; do ili estas valora alternativo por detektado de minoj en disvolviĝantaj landoj.
APP havas ĉefsidejon en Tanzanio kaj estas nederlandlingva mallongigo, kiu signifas « divolvigo de produktoj por detektado de kontraùpersonaj eksplodiloj ». Unika trajto de APP estas ĝia dediĉo al ellaborigo de solvoj al lokaj problemoj.
Kvankam sovaĝa specio la loka ratego pruvis sin la perfekta besto por la heroa rolo: abundaj kaj indiĝenaj ili estas relative kreskataj, pacaj kaj lernas facile. Ili taùgas por la lokaj kondiĉoj kaj povas vivi ĝis ok jaroj.
Minoj mortigas kaj vundas milojn da homoj ĉirkaù la mondo ĉiujare. Ili ankaù malhelpas agrokulturon, rekonstruadon, reemigradon de rifuĝintoj kaj aliajn sociajn kaj ekonomiajn evoluojn. La ratoj ebligas purigadon de minoj je preskaù duona kosto kompare al tipaj projektoj. Iliaj tre sentemaj nazoj povas identigi ĉeeston kaj de metalaj kaj de plastaj eksplodiloj. Iliaj malgrando kaj malpezo malverŝajnigas, ke ili ekagigus premfunkciigatajn minojn.
Efektive la dresitaj bestoj estas tro karaj por traktado alia ol plej zorga kaj atenta. Dresistoj ludas kun la ratoj, promenigas ilin kaj alkutimigas ilin al diversaj sonoj, lokoj kaj homoj. Necesas cent sepdek kvin tagoj por pretigi ilin al trvado de minoj, malpli da tempo por detektado de tuberkulozo.
Kun la progreso en mindetektado la vera promeso de la heroratoj estas en la medicina fako: fruaj indikoj esperigas kaj ratoj jam plibonigis detektadon de tuberkulozo en tanzaniaj malsanulejoj je preskaù kvindek procentoj. Teknikisto povas analizi tridek ĝis kvardek ŝmiraĵojn tage; ratoj povas analizi centon da specimenoj tage; kaj verŝajne eĉ pli okdek pravas.
Vizitu at app.org por pliaj informoj pri kiel heroratoj savas vivojn ĉirkaù Tanzanio aù por donaci al ilia kampanjo.

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum