Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Sinteza alkoholo

Aller en bas

Sinteza alkoholo Empty Sinteza alkoholo

Message  Invité Jeu 11 Fév - 17:23

Sinteza alkoholo : Ĉu fino de postebrio ?

Sinteza alkoholo povus signifi la finon de postebrio.
Tio estas bona novaĵo por homoj, kiuj iam ajn vekiĝis suferante kapdoloron aù naùzon rezulte de troa indulgo dum vespera ekskurso. Ebriaĉon kaj postebrion ni eble baldaù lasos en la pasinteco. Sciencistoj nun prilaboras anstataùigon por alkoholo, kiu imitos la plaĉan senton donitan de drinkado sen ties malpli bonvenaj kromefikoj. Plie la nova ĥemiaĵo eble estos nuligebla per nura gluto de pilolo. Tio ebligus trinkintojn sen probleme sofori hejmen aù eĉ reveni al laborejo. La sintezalkoholon prilaboras teamo ĉe la londona universitato, Imperial College. Estras profesoro David Nat, kiu lastatempe perdis sian postenon kiel registrarkonsilanto pro siaj komentoj pri kanabo kaj ekstazilo.
Laùplane la substanco donos senton bonfartan kaj trankvilan. Ĝi estos derivita de benzodiazepinoj, ĥemiaĵoj similaj al diazepamo, drogo komerce konata laù sia varnomo Valium. Tamen malsame ol alkoholo, ĝi kaùzos nek manian dependecon nek ŝanĝiĝeman humoron, kaj estos multe pli facile elkorpigebla. Profesoro Nat revas pri mondo en kiu homoj povus trinki sen iĝi ebriega. Li kredas, ke la nova alkoholo povus draste influi socion kaj plibonigi nacian sanon : pli ol dek milionoj da homoj en Anglio trinkas pli ol la rekomandita ĉiutaga kvanto. Kaj proksimume dudek du mil ĉiujaraj mortoj en Britujo rilatas al troa alkoholotrinkado. Kvankam la nova sinteza alkoholo devos trapasi klinikajn provojn kaj leĝajn barojn, profesoro Nat ŝajnas memfida, ke ĝi sukcesos.
Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado)

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum