Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

ANĜELO (Esperanto Poemo)

2 participants

Aller en bas

ANĜELO (Esperanto Poemo) Empty ANĜELO (Esperanto Poemo)

Message  Eddy Goubinat Ven 22 Nov - 19:03

ANĜELO

(El Lermontov.)

En mezo de nokto, en blua ĉielo,
Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.
Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado
Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.

Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn
Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;
Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera —
Kaj lia laŭdado ne estis malvera.

Animon tre junan en brakoj li tenis;
En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.
Kaj sono de l' kanto en juna animo
Restadis sen vort', sed kun viva estimo.

Tre longe en mondo ĝi estis premata,
Je revo mirinda pri Di' plenigata!
Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero
Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.

V. Devjatnin.


ANĜELO (Esperanto Poemo) Fb_i1433

_________________
ANĜELO (Esperanto Poemo) Img_2167
Eddy Goubinat
Eddy Goubinat

Messages : 4277
Lieu : Dunkerque / Nord / Flandre
Langues : Français - Espéranto - Dunkerquois - Volapük

Revenir en haut Aller en bas

ANĜELO (Esperanto Poemo) Empty Re: ANĜELO (Esperanto Poemo)

Message  MurielB Ven 22 Nov - 21:59

kia bela anĝelo ‘

_________________
ANĜELO (Esperanto Poemo) Image_10
La langue c'est Le Lien, 
Language is The Link,
La Lengua es el Nexo de unión,
Sprache ist die Verbindung, 
Il Linguaggio è Il Legame,
La Lingvo estas La Ligilo etc.
MurielB
MurielB
Admin

Messages : 18966
Lieu : Calais
Langues : Français (Langue maternelle), Espéranto, Gb, De, It, Es, chinois

Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum