Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Google ektradukas Esperanton

Aller en bas

Google ektradukas Esperanton Empty Google ektradukas Esperanton

Message  Invité Mar 3 Avr - 14:45

Libera Folio raportas, ke nun la reta tradukilo de Google komprenas kaj parolas Esperanton, kiu iĝis la sesdek kvara lingvo subtenata de la retejo. Tio signifas, ke eblos traduki al kaj el Esperanto ne nur en la tradukretejo de Google sed ankaù en ĉiuj aliaj retaj servoj, kiuj uzas la saman tradukilon.
La teamo de Google tradukoj diskonigis la aldonon de nova lingvo en sia oficiala anglalingva blogo samtempe donante bazajn informojn pri la lingvo.
Laù la blogaĵo « Esperanto havas cent milojn da aktivaj parolantoj kaj kelkaj centoj eĉ lernas ĝin denaske. La celoj de Esperanto kaj Google tradukoj koincidas ĉar ambaù volas helpi homojn kompreni unu la alian », skribas Thorsten Brants, kiu afiŝis la blogaĵon. La teamo de Google laù li « estis surprizita de la bona kvalito, kiu nun eblas atingi per maŝintradukado de Esperanto konsiderante, ke la kvanto de ekzistantaj tradukoj sur kiuj Google povas bazi sian tradukalgoritmon estas malgranda. Ekzemple por la germana aù hispana lingvo Google havas centoble pli da datumoj. Esperanto estis konstruita tiel, ke ĝi estu facile lernebla por homoj, kaj tio ŝajnas helpi ankaù maŝintradukadon » Thorsen Brants skribas.
La anglalingva blogaĵo en kiu la teamo de Google raportas pri la novaĵoeĉ havas titolon en Esperanto : « Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj ».
Jam de pli frue ekzistas kelkaj maŝintradukaj sistemoj por Esperanto. Eble la plej rimarkinda de tiuj estas la sistemo Apertium. Tiu teknologio estis origine evoluigita de la universitato de Alakanto en Hispanio por aùtomata tradukado inter proksimaj lingvoj kiel la hispana kaj la kataluna. Kataluna Esperanto Asocio kaj Hector Alos i Font antaù unu jaro kunlaboris en la projekto kaj al la programo estis aldonitaj versioj por tradukoj el la hispana kaj el la kataluna al Esperanto.
Poste la dana esperantisto kaj programisto Jakob Nordfalk kunlaboris kun la teamo por aldoni tradukon el la angla al Esperanto.
Aldone ekzistas kaj uzeblas ĉe traduku.net alia aùtomata tradukilo, kiu servoj grandparte baziĝis sur la principoj de la jama projekto DLT furorinta en la 1980-aj jaroj. La sistemo estis poste pluevoluigita por Esperanto ĉefe de Victor Sadler. La kvalito de la teksto produktita de ĉiuj tri tradukiloj ankoraù lasis multon por deziri. Sed rimarkindas, ke jam en sia unua versio la tradukilo de Google ne nur ne postrestas sed eĉ donas kelkrilate bonkvalitan tradukon ol la du aliaj. Tamen aperas ikson anstataù supersigno supozeble pro io ke hazarde estis uzitaj iuj nekonvertitaj iksaj tekstoj en la datumbazo. La ĉefa tuja utilo de Google tradukoj en Esperanto supozeble estas, ke ĝi videbligos Esperanton kaj ebligos aùtomatajn tradukojn el kaj al Esperanto ekzemple en Ipernity kaj aliaj retaj, kiuj uzas la tradukilon de Google.
Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado)
Artikolo legebla per Liberafolio.org

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum