Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

"Avatar" spegulas kreskon de ekoreligio

Aller en bas

"Avatar" spegulas kreskon de ekoreligio Empty "Avatar" spegulas kreskon de ekoreligio

Message  Invité Mer 17 Fév - 17:12

"Avatar" spegulas kreskon de ekoreligio

La furoregan filmon « Avatar » riproĉis la katolikeklezia Radio Vatikana. Ili diras, ke la filmo bildigas la naturon kiel diaĵon adorindan. Povus esti tamen, ke la filmo spegulas realan turnadon al naturcentraj religioj. Nova libro de Bron Taylor nomiĝas « Dark green religion » - Malhelverda religio . Ĝi sugestas, ke religio kun bazo en naturo ne nur spertas renaskiĝon, sed eĉ pretas konkurenci kun ekleziaj institucioj.
La bluhaùtaj indiĝenoj Navi en la tridimensia sciencfikciaĵo de James Cameron adoras biologian tutaĵon kiu unuigas sian planedon kaj ĉiujn ĝiajn vivaĵojn.
Simile, Doktoro Taylor, profesoro de religio ĉe la Universitato de Florido, Usono, rimarkis, ke la okcidenta socio spertas grandan moviĝon for de unudiismo : pli kaj pli da eùropanoj kaj amerikanoj, ofte ekskredantoj, turnas sin al la « Patrino Tero » por plenumi siajn spiritajn urĝojn.
Dum preĝeja ĉeesto konstateble falas, kreskanta nombro da adoremuloj ariĝas en la « katedraloj » de la naturo : valoj kaj arbaroj.
Toni Pieroni, psikologo en Vankuvero, Kanado, estas unu el multaj, kiu asertas, ke la spiritaj temoj de « Avatar » harmonias kun sia propra kredaro. Ŝi nomas sin « ekospiristo » kaj instigas homojn kondideri la Teron sentopova kaj pripensi, ke ankaù la Tero sur kiu ni paŝas konscias pri ni.
Ŝi diris, ke estis mirige vidi tian filosofion en holivuda furoraĵo.
« Avatar » enspezis preskaù du miliardojn da usonaj dolaroj : nova rekordo en la historio de filmoj.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum