Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Superstiĉo en la lernado de Esperanto

Aller en bas

Superstiĉo en la lernado de Esperanto Empty Superstiĉo en la lernado de Esperanto

Message  Invité Mar 9 Mar - 14:40

Superstiĉo en la lernado de Esperanto
Ladislaw el Hungario verkis la jenan opiniaĵon:
“Vaste konsentita moderna teorio estas en la lingvoinstruo, ke fremdan lingvon oni povas lerni pli efike per tiaj rimedoj kiel la gepatran lingvon, nome per parolcentra aù rekta metodo. La Cseh metodo estas unu ekzemplo. Eĉ la elirpunkto de tiu teorio estas erara. Ĝi prenas la fikcion, ke la gepatran lingvon oni alproprigas efike, do rapide. Fakte kvinjara infano esprimas sin per tre limigitaj lingvaĵoj. Malofte oni aùdas de li pluoble kompleksajn frazojn kun kunordigitaj aù subordigitaj propozicioj. Ni mezuru la aferon per la nivelo de la hungara mezgrada ŝtata ekzameno en kiu generi eĉ traduki tiajn frazojn estas postulo. Mi havas du gefilojn, kiuj denaske estas edukitaj esperante kaj mi certe povas aserti, ke eĉ ili ne plenumis la postulojn de mezgrada ŝtata ekzameno post kvin jaroj. Mia filo estis eble ses- aù sepjara kiam li trapasis la bazgradan ekzamenon de Esperanto-asocio. Tio sukcesis post ĉiutaga almenaù unuhora intensa ekzercado, kiu estis ne nur viveca sed la vivo mem.
Do se plenkreskulo lernus fremdan lingvon ĝuste tiel kiel infano la gepatran per tiel natureca metodo, oni bezonus sep jarojn da ĉiutaga unuhora lernado. Eĉ pli grava estas la fakto, ke plenkreskulo tute ne tiel lernas lingvojn, kiel infanoj la gepatran. Ja infano ankoraù ne konas eĉ la nociojn, do li lernas la vortojn kun la nocioj, kaj tiel pli profunde ili registrigas en la menso. En la konscio de plenkreskulo jam pli forte ligiĝas la nomo al la koncerna nocio. Por fari ligojn inter ili same fortajn kiel ĉe infano, oni komence devus rompi la ligojn por poste fari novajn. Ofte oni devus viŝi eĉ la nociojn ĉar en la fremda lingvo malsamas ne nur la vortoj sed la nocioj mem. Tio estas malfacila tiom ke interkutimaj kondiĉoj praktike ne eblas. Kiuj asertas, ke ili povas atingi lingvuzadon sendependan de la gepatra lingvo tiuj simple trompas sin mem. Feliĉe laù miaj konoj neniu provas trenadi por la ŝtata lingvekzameno nur per la Cseh metodo. Aliflanke kiel kompletiga ekzerco ĝi ne domaĝas.
Tamen kiu metodo estas la plej efika? Ia plej efika metodo ne ekzistas. Oni ne serĉu la magian ŝtonon de saĝo ! La nuda demando estas same sensenca kvazaù oni demandus : kiu estas la plej efika metodo por trafikado ? Se oni deziras iri al la najbara domo, pli taùgas la piedoj ; en granda urbo, eble metroo ; tamen se oni havas grandan pakaĵon, prefere aùto aù taksio ; ktp...
Al ĉiuj instrumetodo apartenas malfacilaĵo kaj/aù avantaĝo ; ke ĝian taùgecon limigas almenaù du personoj : la instruisto kaj la lernanto. Same la instruenda materialo kaj la atingenda celo. Certe malgraù ĉia atingo de la scienco, malbona estas tiu metodo, kiu ne konvenas al la aktualaj kapabloj de la lernanto, al la individueco de la koncerna pedagogo, kaj precipe al la instruenda studmaterialo.
Esperanton Zamenhof kreis por la iom kleraj homoj. La facilan lerneblon li bazigis sur logika gramatiko. Do li fabrikis la lingvon por ellerni ĝin helpe de la logika gramatiko. Se oni ellernas, respektive instruas, Esperanton ne per gramatiko, oni rezignas ĝuste pri tiu elemento, kiu fakte estas relative facila. Ja ellerni kompletajn frazojn aù esprimojn neniel estas io pli facila en Esperanto ol en aliaj lingvoj, se oni ne konsideras la prononcon. Ekzistas multaj uzeblaj metodoj sed ili ĉiuj devas baziĝi sur la instruado de gramatiko, sur la konoj pri la gepatra lingvo ellernita jam pli frue. Alie Esperanto povas esti same malfacila por la lernanto kiel alia lingvo : la malsamon inter la nocioj de la gepatra lingvo kaj Esperanto oni devas klarigi en la gepatra lingvo. Per gestoj kaj rolludo tio estus malfacila kaj ridinda! Cetere la lernanto povas kompreni tion nur per pensado en la gepatra lingvo. La reproduktado same funkcias per pensado en la gepatra lingvo. Por forigi la gepatran lingvon, kiel mi jam menciis, eĉ koncerne Esperanton estas bezonataj pluraj jaroj. La parolcentran lingvinstruadon la instruistoj ŝatas ĉar tuj ĉe la komenco oni povas prezenti okulfrapan progreson per kelkdek aù pli ol cent ŝablonaj frazoj. Sed poste tio povas rebati ĉar en la pli komplikaj, kompleksaj frazoj la lernantoj kutime perdiĝas.
Multaj prenas la analogion inter Esperanto kaj ludiloj Lego, kaj tiu analogio estas tre trafa. Sed ni klarigu : la vortospecoj estas la elementoj , sintakso estas la strukturo por konstrui. Sur ili devas baziĝi nia instruado.
Kvankam la analfabetoj de gramatiko parkeriĝinte aron da ŝablonaj frazoj kiel papagoj pli malpli frue tamen trapasas la mezgradan ekzamenon. Sed pro la menciitaj kaùzoj neniam ili sukcesos ellerni prudentan tradukadon. Por ili sola protekto estus rekonstrui la detruitan instruadon de gramatiko en la hungaraj bazlernejoj. »

Transskribita el elsendo de Radio Verda (Vankuvero, Kanado)

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum