Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Heidi, la strabanta didelfo

Aller en bas

Heidi, la strabanta didelfo Empty Heidi, la strabanta didelfo

Message  Invité Mar 22 Fév - 18:50

Evans skribis al mi pri la eta starulino de la zoologia ĝardeno de Lepsiko, Germanio : la strabanta didelfo Heidi.
Heidi estis rimarkita de fotografoj dum raportaĵo. Ekde tiam la bildoj iras tra la medioj kaj renkontas grandan intereson.
Intertempe Heidi havais propran retpaĝon kaj plurajn paĝojn ĉe Facebook kun entute preskaù 300.000 subtenantoj. Ekzistas Heidi-kanto kaj la federacia lando Saksio, kie situas Lepsiko dissendas Heidi-salutkartojn.Ĉiuj estas entuziasmigitaj de Heidi. Sed kiel fartas la eta didelfo mem ?
En sia Facebook paĝo ŝi skribas pri sia amrilata statuso: estas komplike kun Teddy. Teddy estas la masklo, kiun ŝi dividas kun sia fratino Najra. Eble pro ŝia subita fameco nun estas malfacilaĵoj kun Najra. Ĉar ankaù Najra strabas sed strange neniu interesiĝas pri ŝi.
Kvazaù geedzaj problemoj kaj gefrataj rivalecoj ne sufiĉus Heidi aldone devas observi dieton. Pli precize ŝi devas observi dieton ekde kiam ŝi ekloĝis en Lepsiko, ĉar la bestkuracistoj supozas, ke Heidi strabas ĉar ŝi estas tro dika: pro amasiĝo de graso malantaù la okuloj, la okulgloboj estas iomete elpuŝitaj el la okulkavoj. Heidi jam perdis kelkcent gramojn de sia korpopezo sed amasiĝo de graso malantaù la okuloj reduktiĝos ne antaù preskaù ĉiuj aliaj grasamasoj malaperas. Tial Heidi devos sekvi dieton ankoraù longe. Sed en majo ŝi festos sian trian naskiĝtagon, kaj didelfoj atingas nur aĝon de maksimume kvar ĝis kvin jaroj. Ĉu Heidi eble pli volonte restus strabanta sed sata didelfo ?

Didelfo: malgranda Amerika arbogrimpa mamulo el la ordo de marsupiuloj (oposumo)

Transskribita el Radio Verda elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum