Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Trojĉevala T-ĉemizo trompas novnaziojn

Aller en bas

Trojĉevala T-ĉemizo trompas novnaziojn Empty Trojĉevala T-ĉemizo trompas novnaziojn

Message  Invité Mar 20 Sep - 0:07

Partoprenantojn ĉe naciisma dekstrisma koncerto en Germanio surprizis donacitaj T-ĉemizoj, kiuj malkaŝis sekretan mesaĝon nur post lavado.
Sur la ĉemizo apud kranio kaj naciismaj flagoj legeblas slogano diranta : « Ĝisosta ribelulo ».
Sed lavita la slogano fariĝas mesaĝo de grupo, kiu ofertas helpi, ke ekstremdekstristoj eskapu la novnazian vivon. La malkaŝita mesaĝo diras : »Se via T-ĉemizo povas, ankaù povas vi. Ni helpos vin fuĝi de dekstra ekstremismo ».
Ducent kvindek anonime donacitajn T-ĉemizojn organizantoj disdonis ĉe la koncerto. La donacinto estis EXIT organizo, kiu helpas, ke homoj malaliĝu de la dekstrego.
Festivalorganizinto, Gordon Richter, de la dekstrega NPD partio diras, ke la trompo estis malŝparo de mono. Multaj ricevintoj opiniis, ke la trojĉevalaj T-ĉemizoj estas ruza ideo.
Bern Wagner, fondinto de EXIT, diris, ke la T-ĉemizoj celis dekstrajn ekstremistojn, kiuj pripensas eksiĝi. Li diris, ke ili volas pli konigi sian programon aparte inter la junaj kaj malpli engaĝiĝintaj.

Transskibita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum