Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Danio enkondukas imposton sur graso

Aller en bas

Danio enkondukas imposton sur graso Empty Danio enkondukas imposton sur graso

Message  Invité Jeu 17 Nov - 21:53

Danio enkondukas la unuan en la mondo imposton sur graso.
Aĉeti buteron, lakton, fromaĝon, pizon, viandon, oleon kaj procezitan manĝaĵon nun kostos pli se ili enhavas saturitan grason je pli ol 2,3 procentoj.
Iuj konsumantoj komencis amaskolekti por eviti la plialtiĝon. Iuj produkistoj nomas la imposton burokrata koŝmaro. Aliaj supozas, ke multaj danoj komencos simple aĉeti eksterlande.
Oficistoj diras, ke ili esperas, ke la nova imposto helpos limigi konsumadon de grasaj manĝaĵoj inter danoj.
Tamen iuj sciencistoj opinias, ke saturita graso povus esti misa celo. Ili diras, ke salo, sukero kaj rafinitaj karbonhidratoj estas pli malhelpaj kontraù la sano kaj prefere ili estu la celo de registara agado.

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum