Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Rifuĝintoj de elektro-magneta subpremo

Aller en bas

Rifuĝintoj de elektro-magneta subpremo Empty Rifuĝintoj de elektro-magneta subpremo

Message  Invité Lun 5 Déc - 17:19

Brita novaĵservo de BBC raportis pri la jena fenomeno:
Ekzistas homoj, kiuj pretendas esti malsanigitaj de sendrataj signaloj por komputiloj kaj poŝtelefonoj kaj kiuj mem rifuĝas en la urbeto Greenbank en Okcidenta Virginio, Usono.
La urbo troviĝas en la usona zono de radia silento, kie sendrataj signaloj estas malpermesataj en regiono de pli ol tridek mil kvadrataj kilometroj, por malebligi perturbojn al pluraj grandaj radioteleskopoj. Kelkaj inter tiuj aùskultaj stacioj formas parton de la spiona reto de la usona registraro.
Estas facile moki la radiajn rifuĝintojn ĉar scienco ne apogas ilian pretendon, ke sendrataj ondoj damaĝas la sanon. Sed la ideo loĝi en silenta zono sonas kurioze komfortige: estas kvin miliardoj da poŝtelefonaj abonoj en la mondo. Kaj progreso en sendrata teĥnologio pli kaj pli malfaciligas eskapon de la influo de porteblaj aparatoj. Sed dum la plimulto de usonanoj ŝajne bonvenigas konstantan konekton, iuj kredas, ke tio fizike malsanigas ilin.
Diane Shoo (ne certa ortografio-Dajan Ŝu) ne povas deteni larmojn dum ŝi priskribas kiel ŝi iam loĝis en protekta kaĝo kontraù la elektro-magnetaj radioj kaùzataj de sendrata komunikado. « Teruras devi fariĝi prizonulo, ŝi diras, mi fariĝis teĥnologia leprulo ĉar ne eblis renkonti aliajn homojn, ne ĉar mi kontaĝus al ili sed ĉar ili portas ion, kio difektigas min. »
Sinjorino Shoo estas unu el proksimume kvin procentoj da usonanoj, kiuj kredas, ke ili suferas pro elektro-magneta trosentemo laù ili kaùzata de trafiĝo de elektro-magnetaj kampoj radiataj de poŝtelefonoj, sendrataj konektoj kaj aliaj elektronikaj aparatoj.

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum