Blindulino ne sciis, ke elĉerpiĝis inko
Café polyglotte sur le net (Language forum) :: salons en différentes langues (Lounges in various languages) :: Ni parolu kune
Page 1 sur 1
Blindulino ne sciis, ke elĉerpiĝis inko
Kvindek naù jara Chris Vickers de Dorset en Britio perdis sian vidkapablon antaù sep jaroj pro diabeto. Ŝi decidis ekverki romanon por helpi, ke ŝia menso restu aktiva. Sed kiam la inko de ŝia skribilo elĉerpiĝis ŝi ne konstatis tion kaj daùre skribis. Sinjorino Vickers apenaù povis atendi la viziton de sia filo Simon, kiu povus relegi al ŝi la komencan ĉapitron.
Sed kiam li alvenis, li devis diri al ŝi, ke la paĝoj estis nur blankaj. Tamen ne kredeble la manuskripto saviĝis post kiam la familio petis helpon de la loka policejo. Krimsciencistoj laboris dum sia libertempo por legi per specialaj lampoj la cavitojn lasitajn sur la paĝoj. Necesis kvin monatoj da detala laboro sed la teamo sukcesis rekonstrui la tutan tekston, ĉiujn dudek ses paĝojn. Ili eĉ diris, kiom ili ĝuis la rakonton kaj ankaù ĝojis la reston.
Sinjorino Vickers nun intencas fini la romanon. Ŝi diris, ke ŝi miregis kiam la polico diris, ke ili volonte faros kion ajn ili povus por helpi. Ŝi ĝojas kaj dankemas.
Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité- Invité
Re: Blindulino ne sciis, ke elĉerpiĝis inko
_________________
La langue c'est Le Lien,
Language is The Link,
La Lengua es el Nexo de unión,
Sprache ist die Verbindung,
Il Linguaggio è Il Legame,
La Lingvo estas La Ligilo etc.
MurielB- Admin
- Messages : 18495
Lieu : Calais
Langues : Français (Langue maternelle), Espéranto, Gb, De, It, Es, chinois
Café polyglotte sur le net (Language forum) :: salons en différentes langues (Lounges in various languages) :: Ni parolu kune
Page 1 sur 1
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum