Katoj protektas arton en rusa muzeo
Café polyglotte sur le net (Language forum) :: salons en différentes langues (Lounges in various languages) :: Ni parolu kune
Page 1 sur 1
Katoj protektas arton en rusa muzeo
La muzeo « Ermitage » en Peterburgo, Rusio, estas unu el la plej grandaj en la mondo. Ĝi estas la hejmo de 3 milionoj da artaĵoj. Tiom, ke nur malgranda procentaĵo viziteblas. La eksterordinara kolekto allogas milionojn da vizitantoj ĉiujare.
Sed la muzeo havas alian distingan trajton ne menciitan en turismaj gvidlibroj : armeeto el ĉirkaù 65 katoj protektas la artaĵojn kontraù ratoj kaj musoj.
La katoj de la Ermitage estas tradicio tiel malnova kiel la muzeo mem : ili unue aperis en 1745 post dekreto de la imperiestrino Elizabeto, filino d Petro la Granda. Ekde tiam estiĝis daùranta ama rilato inter la muzeo kaj ĝiaj defendistetoj. Figuroj de katoj aperas ĉie en la muzeo eĉ pentritaj sur la muroj.
Tri homoj laboras tie preskaù plentempe prizorgante la katojn. La kvarpiedajn gardistojn ili manĝigas, dorlotas kaj traktas kiel reĝojn. Kaj kvankam ili ne vagas en la galerioj la kelo estas ilia regno. Irina Paviec pri zorgas la katojn ses horojn tage, ŝi konas ĉiujn el ili. Ŝi diras, ke ili estas ne nur maskotoj sed veraj dungitoj de la muzeo kaj ke ili havas tre gravan rolon. La muzeo ne vokas atenton al siaj spritaj ĉasantetoj sed ili iom post iom iĝis ia simbolo kaj fonto de fiero. La « Ermitage » nun bonvenigas senhejmajn katojn el la tuta urbo, ofertas al ili novan vivon kaj prizorgas ilin per la kontribuoj de iliaj homaj kolegoj.
Klaras, ke la simbioso inter la muzeo kaj ĝiaj katoj daùros ankoraù longe.
Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo.

Invité- Invité
Café polyglotte sur le net (Language forum) :: salons en différentes langues (Lounges in various languages) :: Ni parolu kune
Page 1 sur 1
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum