Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Preventi cerbatakon per ĉokolado

Aller en bas

Preventi cerbatakon per ĉokolado Empty Preventi cerbatakon per ĉokolado

Message  Invité Mer 21 Nov - 17:29

Manĝi moderan kvanton da ĉokolado ĉiusemajne povus havi ligon kun malalta risko de apopleksio ĉe viroj. Tio estas la nova esploro eldonita de la Medicina Revuo de la Usona Akademio de Neùrologio. Dum aliaj esploroj studis kiel ĉokolado povas helpi koran sanon, ĉi tiu estas la unua de sia speco kiu trovis ke ĉokolado povas utili por malpliigi cerbatakon ĉe viroj.
En la esploro partoprenis pli ol 37000 svedaj viroj de aĝoj inter 49 kaj 75. Ili ricevis formularon kiu taksis kiom ofte ili konsumis diversajn nutraĵojn kaj trinkaĵojn. Tiel demandis kiom ofte ili manĝis ĉokoladon. Esploristoj poste identigis okazojn de apopleksioj per malsanulejaj elirregistroj. Dum dek jaroj estis 1995 cerbatakoj. Partoprenantoj kiuj manĝis la plej grandan kvanton da ĉokolado proksimume unu trionon de taso da pecoj de ĉokolado aù 63 gramojn semajne havis pli malaltan riskon de apopleksio kompare al tiuj kiuj manĝas neniom da ĉokolado. La ĉokolademuloj havis 17 procente malpli da riskoj de cerbatako ol la neĉokolademuloj. El pli granda analizo de 5 esploroj kiuj inkluzivis pli ol 4000 okazoj de apopleksio la risko por indivuoj en la plej alta kategorio de ĉokoladkonsumo estis 19 procente malplia ol por tiuj kiuj ne manĝis ĉokoladon. Je kresko de ĉokoladkonsumo de 50 gramoj semajne la risko de apopleksio falis je ĉirkaù 14 procentoj.
La utila efiko de ĉokolado kontraù cerbatako eble rilatas al la flavonoidoj. Flavonoidoj ŝajne protektas kontraù kora malsano per siaj kontraù-okcideco, kontraù-koaguleco kaj kontraù-inflameco. Eblas ankaù ke la flavonoidoj en ĉokolado povus malpliigi koncentriĝon en la sango de malbona kolesterolo kaj malaltigi sangopremon. Interese : estis malhela ĉokolado kiu antaùe ligiĝis kun avantaĝoj por kora sano. Sed proksimume 90 procentoj de la ĉokolado konsumata en Svedio kaj en la ĵusa esploro estas lakta ĉokolado.

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum