Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Homoj faris fromaĝon jam antaù 7000 jaroj

Aller en bas

Homoj faris fromaĝon jam antaù 7000 jaroj Empty Homoj faris fromaĝon jam antaù 7000 jaroj

Message  Invité Lun 7 Jan - 18:31

Sciencistoj trovis la unuan klaran indikon, ke homoj faradis fromaĝojn antaù pli ol 7000 jaroj en Eùropo.
Internacia teamo de esploristoj analizis grasajn acidojn ĉerpitajn el neglazuritaj potoj trovitaj ĉe arkeologiaj trovejoj en Polando. Ili malkovris, ke oni uzis la ujojn por laktaĵoj. Doktorstudento ĉe la universitato de Bristol, en Britio, diris, ke la trovo de laktorestaĵoj en kribriloj, kiuj aspektas kiel modernaj porfromaĝaj donas la plej fruan rektan atestaĵon pri fromaĝfarado. Ĝis nun fruaj indikoj pri fromaĝfarado estis precipe bildaj : murpentraĵoj montris laktotraktadon sed pli novas je miloj da jaroj ol la kribriloj.
Antaù ĉi tiu esploro iuj supozis, ke la antikvaj pecoj de ceramikaĵo kun malgrandaj truoj venis de potoj uzitaj por filtri lakton por fari fromaĝon. Restaĵojn de lakto de antaù sep kaj eĉ ok mil jaroj oni trovis en lokoj en nordokcidenta Anatolio kaj en Libio sed sciencistoj ne certis ĉu oni uzis la lakton por fari fromaĝon.
Sed testado kondukita de esploristoj en Britio kaj Polando montris, ke la diveno ĝustis.
La rezultoj montras, ke homoj faradis fromaĝon antaù 7000 jaroj kaj ankaù atestas prahistorian konsumadon de laktaĵoj kun malmulta laktozo. Fari fromaĝon ebligis malpliigon de la kvanto de laktozo en lakto kaj en tiu epoko la plimulto da homoj ne toleris laktozon : fari fromaĝon estas aparte efika maniero por profiti de la nutraj avantaĝoj de lakto sen malsaniĝi pro la laktozo.
Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum