Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Senminigado en Sangatte

Aller en bas

Senminigado en Sangatte Empty Senminigado en Sangatte

Message  didje Mar 14 Jan - 21:55

Senminigado en Sangatte : la kvin Rommel-aj fostoj detruitaj, la ĉirkaŭaĵo denove alirebla.
La senminigado en Sangatte*, planita post la malkovro de kvin Rommel-aj fostoj kaj unu obuso meznovembre sur la plaĝo de Sangatte, okazis mardon en favoraj kondiĉoj. Tagmeze, la militiloj estis veturigitaj traktore al la detruejo, situanta 2 kilometrojn for de la descendejo*,  kie ili estis detruitaj de mararmeaj plonĝistoj je la dua kaj 2 minutoj posttagmeze. Je la tria kaj duono, pli frue ol konjektite, oni denove permesis la preterpason.
Ĉirkaŭ la naŭa kaj duono, la 135 homoj loĝantaj proksime estis senincidente evakuitaj. La ceteraj, aŭ ili jam foriris, aŭ ili enfermiĝis hejme. La aŭtoritatoj tamen devis kontraŭstari dum 10 minutoj la malvolemon de 70-jarulo, kiu rifuzis forlasi sian domon, situantan proksime de la plaĝo kaj precipe de la bomboj datiĝantaj de la Dua Mondmilito. Finfine la urbestro kaj la kapitano, membro de la mararmea senminiga-plonĝa grupo, konvinkis lin. La sangatt-ano* kaj lia edzino forlasis sian domon.
Pro la eventuala danĝereco de la misio, la pretertrafikon oni malpermesis de la oka matene ĝis la kvina vespere. La urbo estis silentega. La loĝantoj zorge fermis la ŝutrojn kaj malfermis la fenestrojn, kiel rekomendite. 12 ĝendarmoj, 31 policanoj kaj 6 natur-gardistoj de Eden62 postenis ĉirkaŭ la danĝera zono.
La helikoptero de la Civila Protektado, Drako 62, flugas super la zono ; la ĝendarmoj dume postenas en la urboj Escalles kaj Peuplingues. La kalezaj policanoj respektigas la malpermeson tracirkuli la urbon.
La eden62-gardistoj ankaŭ baras la marŝpadojn. La ĉambrego Boulart, rekviziciita por la akceptado de la evakuitaj loĝantoj, finfine fermiĝis pro tro malmultaj ĉeestantoj.
Tuj post la deka, unuan 600-kilograman blokon oni traktore veturigis al la bomb-detruejo, kuŝanta du kilometrojn for de la descendejo de Sangatte, kie loĝanto malkovris la eksplodaĵojn komence de novembro. La kvar ceteraj blokoj estis translokigitaj de la senminigista kvinopo ĝis la sekura zono, tio estas izola plaĝo. La senminigistoj poste rajtis disŝiri la Romel-ajn fostoj per eksplodaĵoj, por eltiri ties municioj. Estas la plej delikata parto por la senminigistoj, klarigis la kapitano. Post identigo de la municioj, ili estas 270 milimetraj obusoj (kiuj pezas inter 70 kaj 80 kilogramojn), oni enterigis ilin kaj eksplode detruis ilin. La pecoj kaj aliaj ruboj kolektitaj, oni purigis la zonon, registritan kiel Natura2000-protektita zono.
Tuj post la malfermo de la zono, ĉirkaŭ la tria kaj duono posttagmeze, la 135 evakuitaj loĝantoj rehejmeniĝis. La policanoj plu prigardis la zonon ĝis la kvina.

*descendejo (franclingve : "descenderie") : surplaĝa betona deklivo, enirejo de malnova submara galerio, la unua provo de submara tunelo al Britio (1878).
*Sangatte ; marborda urbeto, apud Kalezo, norda francio.
*sangatt-ano = loĝanto de la urbo Sangatte

Fonto : La Voix du Nord - 10-an de decembro 2013
didje
didje

Messages : 45
Lieu : Boulogne-sur-Mer
Langues : Espéranto Gb Fr (Langue maternelle),

http://didesper.free.fr

Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum