Du aùtentikaj anekdotoj por someraj ferioj
Café polyglotte sur le net (Language forum) :: salons en différentes langues (Lounges in various languages) :: Ni parolu kune
Page 1 sur 1
Du aùtentikaj anekdotoj por someraj ferioj
Hundo trovita post forblovo en ŝtormo
Hundo en Hungario estis hejme denove ĉe sia familio post kiam ŝtormego suĉis lian tutan dometon en la ĉielon.
Kvindek sepjara Agnès Ŝtamaĉ diris, ke ŝia hundo nun renomita “Bonŝanca” estis ligita en sia hundodomo kiam forblovis ĝin la plej severa ŝtormo en la memoro de ĉiu vilaĝano de Kestered.
Ŝi vidis, ke la ventego forŝiris la tegmentojn de la najbaraj domoj unu post unu. Kiam ŝi kuris en la korton, ŝi apenaù povis kredi kion ŝi vidis : la hundejo ankoraù ŝirmante la kaùrantan hundon ekflugis!
“Bonŝanca” estis trovita pli ol tridek kilometrojn for post kiam loka radio elsendis serĉan peton.
La hundodomo kaj ĉeno neniam retroviĝis...
Malplena tramo eskapas en Prago
Eskapinta tramo sen pasaĝeroj ekiris de stacio tra Prago, Ĉeĥio, ĉasate de sia kondukisto sur biciklo. La tramo veturis prksimume unu kilometron laù denstrafika vojo direkte al la urbocentro. Oni fine malŝaltis la elektron por haltigi ĝin.
Representanto de fervoja sekureco diris, ke la tramkondukisto postkuris per biciklo post kiam la tramo trarompis barilon de la tenejo. Li vundiĝis malsevere kiam li provis malsukcese eniri la fuĝantan tramon.
La okazon verŝajne kaùzis homa eraro.
Invité- Invité
Café polyglotte sur le net (Language forum) :: salons en différentes langues (Lounges in various languages) :: Ni parolu kune
Page 1 sur 1
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum