Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Ĉarma insulo Nov-Kaledonio

Aller en bas

Ĉarma insulo Nov-Kaledonio Empty Ĉarma insulo Nov-Kaledonio

Message  Invité Jeu 12 Fév - 21:41

Nov-Kaledonio estas insulo, kiu situas en la suda Pacifiko 1 700km for de Sidnejo (Aùstralio) kaj Aùklando (Nov Zelando) kaj 17 000km for de Parizo.Ĝi estas franca teritorio kun vasta aùtonomio, nomata « transmara lando ».
La landon indas viziti pro la granda bela rifo kaj ĉarma naturo. Aviadilkompanioj plurfoje semajne alflugas ĝin.
La insulo, en la formo de cigaro kvarcent kilometrojn longa kaj kvindek-sesdek kilometrojn larĝa, estas ĉirkaùita de grandega laguno kaj bela koralrifo (unu el la plej grandaj kaj belaj en la mondo). Al Nov-Kaledonio aprtenas pliaj kvar insuloj pli malgrandaj (unu 50km longa sude kaj tri aliaj situantaj 100km oriente de la ĉefa insulo), kaj ankaù pluraj insuletoj.
La koralrifo laù grandeco estas la dua en la mondo post tiu de Aùstralio.
Diversaj ekskursoj kondukas al la rifo,dum kiuj eblas enakviĝi por sperti la riĉecon kaj belecon de la subakva pejzaĝo (diversformaj koloraj fiŝoj kaj belaj koraloj).
En la ĉefurbo Numeo oni nepre vizitu la akvarion, kiu unua en la mondo prezentas fosforeskajn koralojn.
La naturo de Nov-Kaledonio proponas ravajn kamparajn pejzaĝojn, vidindajn praarbarojn, akvofalojn (ĉefe sur la orienta marbordo, kie la montaro preskaù enfalas la lagunon) ; verdajn valojn kun riĉa vegetaĵaro ; grandajn ebenaĵojn sur la okcidenta flanko, kie oni bredas neintense bovojn ; koralajn insulojn Lifou, Mare, Ouvea, en kiuj nur kanakoj estas bienuloj.

Mozaiko de etnoj
La loĝantaro de Nov-Kaledonio estas multetna : lokaj kanakoj kaj alidevenaj homoj : eùropanoj, vjetnamoj, ĉinoj,japanoj, indonezianoj, polinezianoj, antilanoj, reunianoj kaj mestizoj.
Tiun « mikspoton » oni rimarkas, promenante tra la ĉefurbo Numeo mem kaj vizitante muzeojn, el kiuj elstaras la granda muzeo pri kanaka kulturo, la belega Centro « Jean-Marie Tjibaou ». Tra la lando oni povas vojaĝi per aùto aù per aviadilo de la landa kompanio Aircal.
Tuistoj restadas en hoteloj aù en tribaj loĝejoj, kie eblas ekkoni la kuirarton de la diversaj etnoj, gustumante iliajn manĝaĵojn.
La malkovro de pluraj metaloj, ĉefe de nikelo (Nov-Kaledonio estas la trie plej granda produktanto de la mondo), alvenigis plurajn homojn el Eùropo sed ankaù el Azio, ĉefe el Vjetnamio, Indonezio, Japanio, kaj krome el Polinezio.
La produktado de nikelo estas la ĉefa branĉo de la novkaledonia eko,omio, kun tri uzinoj :en la ĉefurbo, en la suda kaj en la norda provinco. Alia branĉo de la ekonomio estas agrikulturo – ĉefe neintensa bovbredado en grandaj areoj sur la okcidenta flanko de la insulo. Tie la surĉevale laborantaj vakeroj adoptis la nomon stockmen, uzantan en la najbara Aùstralio. De tempo al tempo ili kunpelas la brutaron por traktado kontraù iksodoj – per banado aù aspergado. Ankaù fiŝkaptado kaj turismo estas branĉoj de la novkaledonia ekonomio.
Laù la lasta popolnombrado la lando havas 260 000 loĝantojn (el kiuj proksimume 100 000 estas en la ĉefurbo). La plimulto de ili estas francaj civitanoj.
40,34% de la loĝantaro deklaris sin kanakoj, 29,20% eùropanoj, 8,30% mestizoj, 4,96% novkaledonioj, 3,34% posteuloj de azianoj, 10,96% polinezianoj kaj la restantaj, preskaù 7% ne indikid naciecon. Laùaĝe plimultas la grupo de la 15-64-jaraj. La naskokvanto estas 16,05/1 000 loĝantoj kaj la mortokvanto 5,34/1 000 loĝantoj.

Historio
Fine de la 18a jarcento pluraj eùropaj marveturantoj ekvidis la insulon kaj iris sur ĝian bordon. La brita kapitano James Cook nomis ĝin Nov-Kaledonio pro ĝia simileco al lia patrolando Skotlando. Tiu insuloestis loĝata de kanakoj, parolantaj poksimume 30 lingvojn vivantaj en homgrupoj ofte batalantaj inter si ; lertaj agrikulturistoj, tre korligitaj al sia tero.
Nov-Kaledonion oni oficiale deklaris franca kolonio en 1853. Fine de la 19a jarcento ĝi estis punlaborejo por kondamnitoj pro politikaj kialoj (ĉefe post la Pariza Komunumo en 1871), por la afrikanoj (kiuj ribelis dum la konkero de iliaj landoj en norda Afriko fare de francoj), kaj ankaù por krimuloj.
Pluraj kanakaj ribeloj okazis ekde la unuaj jaroj de koloniado ĝis 1917 – ĉefe pro terforpreno fare de koloniantoj kaj skve de devigaj transloĝiĝoj.
Nun Nov-Kazledonio estas dividita je tri provincoj, kiuj estas vaste aùtonomiaj. La registraro kompetentas pri pluraj temoj, aparte pri financoj (helpate de Francio) kaj la fiska leĝaro. En la venontaj jaroj okazos voĉdonoj pri la estonta politika statuso de la lando.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum