Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Danĝero de homeopatio

Aller en bas

Danĝero de homeopatio Empty Danĝero de homeopatio

Message  Invité Jeu 30 Sep - 10:41

En la blogo « Akvosfero » mi legis pri la danĝero de homeopatio.
En Japanio en la lasta oktobro mortis infaneto pro sangflua malsano kaùzita de manko de vitamino K. La infaneto ricevadis homeopatiajn pilolojn anstataù vitamino K2 sub la gvido de iu akuŝistino homeopato. La patrino de la mortinta infaneto plendis ĉe juĝejo kontraù la akuŝistino. Pri la okazintaĵo medicinistoj kaj fakuloj forte kritikis la homeopation, kiu lastatempe komencis disvastiĝi en Japanio.
La prezidanto de la Akademio Japana Scienca Konsilantaro publikigis parolon pri homeopatio. En la parolo li asertas, ke sciencaj esploroj klare neis la kuracefikon de homeopatio. Samsemajne la prezidantoj de la Japana Medicina Asocio kaj la Japana Asocio de Medicinaj Sciencoj havis komunan gazetaran konferencon kaj deklaris subtenon al la Akademio.
Medicinistoj kaj koncernaj fakuloj sentas neceson diskonigi , ke homeopatio ne havas sciencan bazon kaj endanĝerigas pacientojn

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum