Ŝteliĝas plumbo de preĝejaj tegmentoj
Café polyglotte sur le net (Language forum) :: salons en différentes langues (Lounges in various languages) :: Ni parolu kune
Page 1 sur 1
Ŝteliĝas plumbo de preĝejaj tegmentoj
Krimuloj en Britio uzas satelitfotojn de Google por trovi preĝejajn tegmentojn el plumbo por ŝteli kaj vendi la metalon.
Ĉirkaù okmil preĝejoj petis asekuran kompenson pro ŝteliĝo de dudek tri milionoj da pundoj da plumbo dum la pasintaj tri jaroj. Multaj preĝejoj ekhavis rekonstruitajn tegmentojn nun por refoje trafiĝi de ŝtelistoj ; unu el ili dek kvar fojojn. Preĝejistoj diras, ke ataki la preĝejojn estas ataki la paroĥanojn kaj la komunumon. Ili opinias, ke la polico hezitas agi malgraù kreskantaj indikoj, ke organizitaj kriministaroj estas implikitaj : ju pli altiĝas la prezo de plumbo, des pli da preĝejoj perdas ĝin.
La ekonomia krizo kombine kun timo pri landaj ŝuldoj en Eùropo igas, ke investistoj forturnas sin de paperaj havaĵoj favore al metalaj. Tuno da plumbo vendiĝas por ĉirkaù 1 500 pundoj. La prezo triobliĝis de post la fino de 2008.
La registaro kaj polico diras, ke ili serioze traktas la ŝteladon de metaloj : ili vidas la signifan problemon de metalŝtelado ĉe esenca landa infrakstrukturo en la tuta Britio. Tio inkluzivas la retojn por transporto kaj elektro. Ŝtelado de kupraj elektrokabloj rezultigas multajn kaj severajn vundiĝojn.
Transskribita el Radio-Verda elsendo.

Invité- Invité
Café polyglotte sur le net (Language forum) :: salons en différentes langues (Lounges in various languages) :: Ni parolu kune
Page 1 sur 1
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum