Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

1500 peruaj terpmspecoj konserviĝos

Aller en bas

1500 peruaj terpmspecoj konserviĝos Empty 1500 peruaj terpmspecoj konserviĝos

Message  Invité Mar 29 Mar - 17:17

Peruo sendos 1500 specojn de terpomoj al la Globa Sinkonservejo en Svalbardo, Norvegio. Verŝajne vi ne sciis, ke ekzistas tiom da specoj sur la tuta planedo. Tamen estas eĉ pli nur en Peruo : la mil kvincent endanĝerigitaj estas inter kvarmil specoj en la lando. Terpomoj estas la plej grava kultivaĵo krom grenoj : oni tial zorge atentas la daùron de plej vasta vario de terpomoj ne nur pro la varia nutra valoro sed ankaù pro kapablo travivi katastrofojn, kiuj detruus plurajn specojn kaj malfacilegigus kultivadon en iuj regionoj. Sciencistoj malkovris, ke multaj peruaj terpomspecoj estas nun minacataj. Do oni hastas kolekti kaj sendi ĉiujn al la globa konservejo.La sendataj specimenoj venas de la terpomejo Kusko, kiu kovras dekmil hektarojn kaj fondiĝis de ses indiĝenaj komunumoj por protekti biodiversecon kaj nutrosekurecon de la regiono : la ĉefa danĝero por terpomdiverseco estas tervarmiĝo, kiu ŝanĝas pluvon en la regiono kaj minacas la povon de la terpomejo teni la kultivaĵojn laù ilia nuna stato. Ĉi tiu klopodo aldone al la svalbarda kaj britaj almenaù iom nervozigu pensantojn : ili montras, ke okazas planado por la nutra subtenado de la homaro, kaj ke planistoj trovas bezonon por tiaj paŝoj. Konservado de vivaĵoj de nia planedo nun okupas la pensojn de multaj homoj. Malmultaj konsideradis la demandon antaù la epoko de nukleaj armiloj. Sed nun ŝajnas, ke nia fino venos eble ne pro subita decido pri la uzo de tiaj armiloj, sed pro la troa permesa uzado de ĉiuj tagaĵoj kiel karbo kaj petrolo, partoj de la rutinoj de preskaù ĉiu homo sur la planedo.

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum