Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Kiel antaùdiri veteron?

Aller en bas

Kiel antaùdiri veteron?  Empty Kiel antaùdiri veteron?

Message  Invité Mar 29 Nov - 16:43

Indiĝenoj iras al sia estro kaj demandas lin:
“-Altestimata Estro ni bezonas scii kiel malvarma estos la venonta vintro por ke ni komencu kolekti brullignon.”
La indiĝena estro pripensas la aferon dum iom da tempo kaj fine diras:
«- Lasu min sola por ke mi povu demandi la Grandan Spiriton. »
Kiam la indiĝenoj eliris el la domo de sia estro, li telefonas al la veterservo :
«- Bonvolu infomi kiom malvarma estos la venonta vintro. »
La oficisto respondas :
«- Nu, ĉio montras, ke la venonta vintro estos pli malvarma ol ordinare.
- Ĉu vere ?, diras la estro, dankon. »
Kaj li tuj ekkrias al la ceteraj indiĝenoj :
«- Komencu kolekti brullignon tuj ĉar ni spertos tre malvarman vintron. »
Kaj la tuta indiĝenaro kolektadas lignon dum pluraj semajnoj.
Fine jam lacaj ili iras al sia estro kaj demandas lin :
«- Altestimata kaj saĝa Estro, ĉu la ligno kolektita sufiĉos ? »
La estro pripensas sian respondon kaj denove diras :
«- Lasu min sola por ke mi povu demandi la Grandan Spiriton. »
Li denove telefonas al la veterservo :
«- Bonvolu informi ĉu la venonta vintro estos tre malvarma.
- Jes. Ni refaris niajn kalkulojn. Fakte ĝi estos multe pli malvarma ol ordinare. »
La estro tre maltrankviliĝas kaj kolere ekkrias al siaj subuloj :
« - Tiom da ligno tute ne sufiĉos. Vi bezonos kolekti almenaù la trioblon. »
Kaj la indiĝenoj kolektas, kolektas, kolektas... Post unu monato da senĉesa kolektado lacegaj ili iras al sia estro kaj preskaù plorante plendas:
„- Altestimata, saĝega kaj amata Estro, ni estas tiel lacaj, ke ni ne sukcesis meti eĉ unu plian lignopecon. Kompatu nin. Ĉu nun la kvanto sufiĉos ? »
La estro elirigas ilin kaj unu plian fojon telefonas al la veteroficisto :
« - Bonvolu informi ĉu la antaùdiro pri la vintro ankoraù estas vera.
- Bedaùrinde ne. Ĉio klarige montras, ke la venonta vintro estos sedube la plej forta el la lastaj cent jaroj. »
La estro timegante ekkrias :
« - La Granda Spirito gardu nin de tiu malfeliĉo ! Sed kiel vi scias, kiel vi povas esti tiom certaj ? »
Kaj la oficisto trankvile respondas :
« - Facile : indiĝenoj jam de multaj monatoj kolektas brullignon kiel frenezuloj ! »

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo. Very Happy Very Happy


Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum