Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Polemiko pri ursoprezentado en Calais (Kalezo)

Aller en bas

Polemiko pri ursoprezentado en Calais (Kalezo) Empty Polemiko pri ursoprezentado en Calais (Kalezo)

Message  Invité Mar 10 Déc - 16:04

Ursoprezentado en Kalezo : la bestodefendantoj minacas plendi, la dresisto pravigas sin.
La franca federacio pri bestoprotektado intencas plendi kontraù la urbestro de Kalezo kaj konraù la ursomontristo Frederic Chesneau se la prezentado okazonta kadre de la kristnaskaj festoj ne estos nuligita.
La 22-an de Decembro, la dresisto, el Orleans, prezentos spektaklon kun iu urso, Valentin, kvinjaraĝa. Temas pri ludoj inter la besto kaj la dresisto. Spektaklo al kiu kontraùstaras la asocio pri bestodefendo AVES. « La ursoj en tiaj spektakloj estas malbone traktataj, iliaj dentoj estas fajlitaj, ili estas senungegitaj, oni bruligas al ili la piedojn, tiuj bestoj spertas plendindajn vivkondiĉojn », koleriĝas Sylvain Dumont-Amrein, prezidanto de la federacio.
Bleriotano kontraùdiras tiujn ĉi akuzojn.
« Tio estas malvera » certigas Pascal Peron, loĝanto de Bleriot. Tiu ĉi instruisto pri la angla ĉe la Coulogne-a gimnazio dediĉas sian tempon por prezenti bestospektaklojn kaj kelkfoje sekvas cirkajn turneojn. « Mi konas Frederic Chesneau de kvin jaroj, mi renkontas lin du aù tri fojojn jare. Li havas parkon kun cento da bestoj. Li estas iu, kiu respektas la fisiologiajn kaj psiĥologiajn bezonojn de la bestoj. Li ja dresas ilin, same kiel oni donus sukerpecon al hundo levinta la kruron. Sed neniam li ridindigos ilin surmetiginte dancjupeton al li. », klarigas PP.
Siaflanke, la ĉefa koncernato ne surpriziĝas pri la agado. »Oni atakas min ĉiujn semajnojn de dekkvin jaroj. Senungegi la bestojn estas malpermesita de 1978. Tio estas misinformado. », klarigas la orleana dresisto, kiu deklaras sin membro de la franca asocio pri protektado de la laborbestoj. Valentin, la urso, kiun li prezentos la 22-an de Decembro (li havas du en sia naùhektara rezervazilo) devenas de usona bredejo. « Se mi ne estus revenkunportinta lin, li estus mortigita pro siaj felo kaj viando. Li estas Kanada nigra urso, la sola specio ne protektita. En sia lando li estas ĉasbesto. Valentin apartenas al la kvina generacio naskiĝinta en bredejo. Li estis kutimigita tiele. Mi respektas ilian vintran dormperiodon de Januaro ĝis Aprilo. », klarigas Frederic Chesneau, precizigante , ke li estis senaverte kontrolata dekon da fojoj jare sen iam esti haltigita.
Pri sekur(ec)o, li rimarkigas, ke dum la spektakloj ĉirkaùas lin 12000volt-elektrizita barilo, « kiel postulas la leĝo ». « Neniam okazis problemo en Francio ». Se li deklaras sin tre senĝenata pri sia praktikado, li koncedas, ke ne ĉiam li konsentas pri la praktikado de iuj el siaj kvin kolegoj, kiuj plu profesias en Francio. « Mi havas videofilmeton en Fourmies, en kiu urso skoteras. Tion vi neniam vidos ĉe mi. »
Sylvain Dumont-Amrein, (ano) de la franca federacio pri bestoprotektado indignas pro la respondo de la kaleza urbestraro al AVES. La urbestraro precizigas al la asocio, ke la petita dresisto posedas « markon (liveritan) de la franca asocio pri protektado de la laborbestoj (ĝis nun li estas la sola dresisto en Francio, kiu posedas tiun markon). Tiu ĉi markigo estas la laborfrukto de federacio por bestoprotektado ». « Tio estas tute malvera, reĝustigas Sylvain Dumont-Amrein, ni ja estas novaj, ĉar kreitaj en Januaro 2012, sed ni estas la sola federacio en Francio kaj neniam estus liverintaj tiun markon ».
Tradukita el artikolo de loka gazeto.

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum