Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Foti por rememori... ne efikus.

Aller en bas

Foti por rememori... ne efikus. Empty Foti por rememori... ne efikus.

Message  didje Mar 14 Jan - 13:51

Foti por pliposte rememori ion fakte trafus la neatenditan malan rezulton, sciigas usona studo. Laŭ ties rezultoj, publikigitaj en la revuo "psychological science" (psikologia scienco), homoj fotintaj objektojn dum muzea vizito pli malfacile rememoris la detalojn kompare al tiuj tutsimple rigardadintaj.

Amasigi fotojn ne sufiĉas.
"Homoj tiel fulme elpoŝigas sian fotilon, kvazaŭ senpripense, por fiksi eventon, ke ili eĉ mem forgesas tion, kio okazas antaŭ ili", rimarkigas Linda H, de la Faifield-a Universitato, iniciatinto de tiu studo. En muzeo, Henkel petis al studentoj observi difinitajn objekjojn dum la vizito, ĉu fotante ilin, ĉu simple observante ilin.
La morgaŭon, oni taksis iliajn memorojn - kaj la fotintoj pli malfacile rekonis la detalojn de la objektoj, ol tiuj kiuj nur rigardadis ilin. "Kiam homoj kalkulas je teknologio por senpena rememorigo, tio povas fakte malhelpi la bonan rememoron de iliaj spertitaĵoj", ŝi substrekas en komunikaĵo.
En dua eksperimento, studentoj zomfotinte detalon de objekto ŝajnis plibone rememori la objekton en ĝia tuto, ol la detalon mem. "Tiuj rezultoj montras kiel malsimilaj estas la "mensa okulo" kaj la "fotila okulo", rimarkigas Linda H, rememorigante ke laboroj rilataj al la memoro sugestis, ke fotado povas ja helpi rememori ion, kondiĉe ke la fotanto poste atente observos kaj studos la foton mem. "Senorda amasigo de ciferecaj fotografoj detenas multajn homojn rerigardi ilin kaj revivigi la rilatajn memorojn", ŝi plu sugestas. 'Por rememori, oni nepre povu konsulti la fotojn kaj interrilati kun ili, ne nur amasigi ilin".

Traduko el artikolo titolita "No Pictures, Please: Taking Photos May Impede Memory of Museum Tour", aperinta la 9-an de decembro 2013, en la retejo psychologicalscience.org
didje
didje

Messages : 45
Lieu : Boulogne-sur-Mer
Langues : Espéranto Gb Fr (Langue maternelle),

http://didesper.free.fr

Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum